Paĝo:La efikoj de la U-boata milito, 1917.pdf/6

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

foje troviĝas la rimarkigo: „Alfundiĝo ne observita“. Tiaj sukcesoj, kiel estu eksprese rimarkigate, principe ne estas alkalkulataj al la nombro de la alfundigitaĵoj. Ke en tiaj okazoj la U-boatestroj tiam kaj tiam povas erari, fariĝas klare, se oni prezentas al si, ke kelkaj torpedadoj okazas dum malluma nokto aŭ ĉe akra kontraŭbatalo de malamikaj armitaj eskortŝipoj, kies atakoj devigas la U-boaton, kelke da tempo resti sub la akvo kaj, ne ankoraŭfoje elakviĝante, forlasi la lokon de la batalo. La koncernata U-boatestro tiam laŭ la eksplodbruo de sia torpedo kaj la situacio de la pafdifektita ŝipo povas akiri la konvinkon, ke la trafita ŝipo certe dronos; tamen en tiu aŭ alia okazo oni eble sukcesas treni ĝin en proksiman havenon. Ĉar la riparo de tia ŝipo pro la grandaj difektoj, kaŭzitaj de niaj torpedoj, kaj pro la ĉie konata manko de spertaj laboristoj, materialo por ŝipkonstruo kaj en la francaj kaj italaj ŝipfarejoj ankaŭ de karboj, daŭras multe da monatoj kaj malakcelas kaj prokrastas la novkonstruon de ŝipoj, tia sukceso de U-boato atako devas esti ne multe malpli alte taksata, ol alfundigo. Cetere ĉe tiaj difektoj ankaŭ la ŝarĝo pleje neuzebliĝas tute aŭ plejparte.

Kiom ofte entute okazas tiaj eraroj de la U-boatestroj? La antaŭe citita franca aŭtoro en sia artikolo de la 10a de Julio denombras sep tiajn okazojn dum tri monatoj, dum kiuj preskaŭ 1000 malamikaj ŝipoj estis surfundigitaj. Do ankaŭ tiu provo, dubindigi la raportojn de la admiralstabo, malsukcesas pro pruveblaj faktoj.