Ne alia estas pri la konstante ripetiĝantaj asertoj de la malamikoj, ke ni, dank’ al la faritaj kontraŭdisponoj, suferas gravajn perdojn je U-boatoj. Kontraŭ tio oni nur denove povas atentigi pri la oficiala konstato, ke la meznombra perdo je U-boatoj en monato nur per malgranda partumo superas la nombron 3, dum la kresko en la sama tempo sumiĝas je oblaĵo de ĝi.
La plej elpensemaj kapoj, la plej granda elspezo de mono ankoraŭ nun ne liveris al niaj kontraŭuloj la radikalan rimedon kontraŭ la „U-boata pesto“. Ankaŭ la pluuajn klopodojn, trovi ĝin, niaj U-boatanoj atendas egalpeze kaj kun la fido, ke kuraĝo, fakscio kaj spiritĉeesto, kiel ĝis nun, ankaŭ estonte senefikigos la novan rimedon per pli sukcesa kontraŭrimedo.
La U-boata milito estas komencita kontraŭ la
provizanta Anglujon kaj ĝiajn liganojn ŝipvolumeno,
kiu efektive estas la vivovejno de Anglujo. Oni en
Anglujo kaj aliloke ja klopodis interpreti la demandon
tiel, kvazaŭ oni intencus, per la U-boata milito sole
bari al Anglujo la nutraĵ-provizadon, do elmalsatigi
ĝin, demandado, kiu pro sia facila perceptebleco estas
speciale natura por la ĝenerala publiko. En realeco la
U-boata milito estas multe pli sekvoplena; ĝuste en
Anglujo aŭdiĝis seriozaj kaj objektivaj voĉoj, kiuj tute
akre akcentis kaj reliefigis la signifon de la detruo
de la ŝipvolumeno por Anglujo. La U-boata milito
do estas la problemo de la ŝipvolumeno.