Paĝo:La efikoj de la U-boata milito, 1917.pdf/8

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

El tri diversaj vidpunktoj oni povas konsideri la demandon.

Unue la posedo de propra forta komercŝiparo por Anglujo estas vivokondiĉo. La diro de la ĉefo de l’admiralstabo, Sir John Jellicoe: „Sen nia komerca ŝiparo la militŝiparo kaj en realeco la nacio ne povas ekzisti“, leviĝas super ĉiuj diskutoj de tiu speco.

Kiam la ne limigita U-boata milito komenciĝis, Anglujo disponis, se oni apogas sin sur ĝiaj propraj fontoj, ankoraŭ pri ĉirkaŭ 19½ milionoj da kuntaraj registrotunoj da komerca frajtvolumeno, se oni kunkalkulas ĉiujn ŝipojn de pli ol 100 tunoj kaj ankaŭ la ŝipojn de la kolonioj; en tio estas konsideritaj ankaŭ la konfiskitaj kaj ekposeditaj de Anglujo ŝipoj de la centraj ŝtatpotencoj. El tiu nombro oni devas escepti la ŝipojn, ĉiufoje riparindajn kaj tial ne irpretajn, kaj la ŝipojn, kiuj en Anglujo kaj ĝiaj kolonioj servas por la bordnavigado kaj kiuj troviĝas sur la lagoj de Kanado. Se oni singarde taksas tiun subtrahotaĵon kiel entute je 1½ miliono da tunoj, por la transoceana veturo restas frajtvolumeno de 18 milionoj da kuntaraj registrotunoj. Sekve de la militperdoj kaj la normalaj eksiĝoj, ĉe samtempa kunkalkulo de alte taksita, kreskanta kompletigo per novkonstruataĵoj ĝi malpliiĝas meznombre en monato je 450000 ĝis 500000 tunoj. La 1an de Juo sekve la angla ŝipvolumeno sumiĝis ankoraŭ je ĉirkaŭ 15½ milionoj da tunoj. La 1an de Oktobro ĝi jam atingos nur iom pli ol 14 milionojn da tunoj. Se oni krom tio konsideras la troekspluaton, kiu nun, jam en la