Paĝo:La efikoj de la U-boata milito, 1917.pdf/9

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

3a militjaro, estas praktikata koncerne la ŝipvolumenon per tio, ke riparoj kaj anstataŭigoj de la maŝinoj estas prokrastataj en multe pli alta grado, ol la ekonomio ordonas, ankaŭ laikoj klare komprenas, kian fatalan signifon tiu senhalta malpliiĝo de la frajtvolumeno politike kaj ekonomie havas por la nuntempo kaj estonteco de Anglujo. Sen la milito Anglujo hodiaŭ laŭtakse disponus pri komerca ŝiparo de proksimume 25 milionoj da kuntaraj registrotunoj; tiom granda estas la sumo de la militperdoj kaj la malkresko de la novkonstruoj.

La dua vidpunko, el kiu oni devas rigardi la U-boatan militon, estas tiu de la angla markomunikado. Ĝi havas senperan signifon por la nuna militsituacio.

El la 18 milionoj da kuntaraj registrotunoj, pri kiuj Anglujo la 1an de Februaro 1917 disponis por sia transoceana komunikado, oni devas escepti la grandegan ŝiparon, kiu estas postulata de la militmarino kaj la armeo por militistaj celoj de plej diversa speco kaj ilia provizado, kiel ankaŭ por la militaj entreprenoj de Anglujo sur transoceanaj militejoj kaj por la bezonoj de Francujo kaj Italujo. Ni konas sufiĉan nombron da oficialaj sciigoj pri la grandeco de tiu ŝiparo. Laŭ ili ĝi povas ĉe modera kalkulado esti taksata je 10½ milionoj da tunoj. Laŭ tio por la provizado al la lando per nutraĵoj kaj materialoj kaj por eksporto jam restus nur 7½ milionoj da tunoj. El ili en Januaro certa parto ankoraŭ funkciis en veturoj ne senpere servantaj la anglan provizadon: „skeletoj“ de la iam potenca, tutmonda ŝipekipejo