Paĝo:La juĝo de Oziris.pdf/12

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Ĉi tiu paĝo estas provlegita


kiel amanta patrino. Mi diktis al li ĉiujn liajn vortojn, mi estis lia gvidantino en ĉiaj faroj. Mi ne forlasis lin eĉ por momento, kaj ĉar ankaŭ i tenis mian vestaĵon konstante kaj fidele, ĉar dum la tuta vivo li estis, laŭ egipta proverbo, malsaĝa kiel tabla piedo, sekve mi volas forpreni nun lian animon kaj loki ĝin en la transtera lando, kiun mi regas, kaj kiu estas destinita por eterna sidejo de malsaĝuloj.
Oziris turnis sin al la dua spirito:
— Parolu nun vi — li diris, prenante en la manojn la pesilon, per kiu li pesis ĉiajn pensojn, vortojn kaj agojn.
— Mi, ho sinjoro, estas la senmorta Malnobleco. Mi tute ne neas, ke Lia Moŝto Tutnetaŭgis plenumis ofte sur sia alta posteno erarojn konvenajn al azeno, sed mi certigas, ke antaŭ ĉio li estis kanajlo. Se vi permesos, sinjoro, mi citos al vi miloblajn pruvojn, kiujn la Malsaĝeco, pro tio, ke ĝi estas Malsaĝeco, neniam scios refuti.
— La Malsaĝeco — interrompis la Asturokula, suprenlevante sian providencan fingron — nur ne scias konstrui, anstataŭ tio, ofte ĝi scias renversi, kion dirinte paranteze, mi demandas, kion vi postulas?