Paĝo:La juĝo de Oziris.pdf/13

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Ĉi tiu paĝo estas provlegita


— Mi volas, ho sinjoro, forpreni tiun-ĉi animon kaj loki ĝin en la transtera lando, kiun mi regas, kaj kiu estas destinita kiel postmorta eterna sidejo por la friponoj.
Tion dirante, ĝi kaptis la manon de , Tutnetaŭgis, sed en la sama momento la Malsaĝeco kaptis lian duan manon kaj ambaŭ, haltigante la spiron en la brustoj, atendis la verdikton de la Justulo.
Kaj la Justulo fiksis sian birdan rigardon sur Tutnetaŭgis, rigardis lin atente dum pli longa tempo, kaj fine li diris:
— Mi vidas, ke ambaŭ vi havas rajton al li, do volonte mi vin aŭskultus kaj juĝus, sed laŭvere, la situacio estas stranga. Jen viaj pruvoj, ho Malsaĝeco, estos malsaĝaj, kaj viaj, ho Malnobleco, malnoblaj. Pro tio, mi ilin ne povas konsideri, kaj sekve al neniu el vi mi povas doni la permeson paroli. Kion do ni devas nun fari? Jen mi alvokos la Saĝecon, kiu ĉion penetras, kaj mi ordonos al ĝi, ke ĝi prezentu al mi en mallongaj, sed saĝaj vortoj la vivon de Lia Ekscelenco, kaj ankaŭ vian aferon.
— Ho, sinjoro, — murmuretis la Malsaĝeco, — la Saĝeco estas mia persona malamikino.