Paĝo:La juĝo de Oziris.pdf/15

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Ĉi tiu paĝo estas provlegita


la tutan vivon de Tutnetaŭgis, de la frua juneco ĝis la lasta momento de lia tera vojaĝo. Ĝi memorigis, kiel en la akademio, en la centpordega Tebo, li estis fervora liberalo, kiel poste, fariĝinte ŝtata oficisto, li baldaŭ enskribiĝis en la nomaron de ŝtataj agantoj kaj mokis la principojn, kiujn li konfesis dum la studenta tempo; kiel li sub la signaldiro: „Egipto por Egiptanoj“ laboris por kunigi la ŝtaton sub la regado de la memfisa burokratio, kiel fine, en la longa daŭro de sia ofico, li ĉiam iun suspektis, ion flarsentis, kontraŭ iu elsendis raportojn, ĉiam antaŭ io avertis, ion malpermesis, ion malfermis, ion kvietigis, kaj anstataŭ plivastigi la homan agecon kaj la homan vivon, konstante ilin abomenigis, katenis kaj limigis.
— Ĉu vi ne opinias, ke tio estas friponaĵoj? — interrompis Oziris — alĵetante pezilon sur la pesteleron de la malnobleco.
— Mi ne neas, ho Ĉio-enhava, — rediris la Saĝeco; sed mi permesos al mi fari la rimarkon, ke estis en tio ankaŭ malsaĝeco tiel granda, kiel la piramido de Heops, ĉar Tutnetaŭgis, laborante kvazaŭ por la potenco de Egipto, efektive ĝin senhonorigis, laborante kvazaŭ por la ordo en la ŝtato, li pusis ĝin en senordon kaj kreis al ĝi