Paĝo:La juĝo de Oziris.pdf/19

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Ĉi tiu paĝo estas provlegita


tiel preciza pesilo, kiel la mia, povas montri al ni, kion oni devas fari kun li.
— Kelke da vortoj mi devas ankoraŭ aldoni, ho Ĉiegloboforma! Tutnetaŭgis mokis Egipton, ne zorgis pri la Faraono, klopodis ĉiam nur por si, sekve oni povus opinii, ke li estis nur kanajlo. Sed konsideru tamen, sinjoro, ke, se Tutnetaŭgis estus reginta saĝe kaj honeste, tion profitus Egipto, profitus la Faraono, kaj li mem ne sole ne perdus ion el la propraj profitoj, sed fariĝus ankoraŭ pli potenca, kaj la juĝo de l’ historio pri li estus tute alia.
— Sekve vi ree volas diri, ke tamen la azeno superpezadis en li la friponon?
Levu, ho Justulo, la pesilon, kaj ni tuj konvinkiĝos.
...............
Oziris levis la pestelerojn kaj tenis ilin alte, ĝis ili tute trankviliĝis. Poste li ekrigardis, kaj la miro kaj kune ankaŭ la konfuzeco speguliĝis sur lia dia vizago.
— Pro l’ sankta vosto de-l’ Apis! — li ekvokis — la malsaĝeco kaj la friponeco ne superpezas unu la alian eĉ je unu haro el mia barbo. Kion fari nun!…
Kion fari!…
La Asturokula forĵetis la pesilon, ĉirkaŭ-