Paĝo:La mopso de lia onklo.pdf/16

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Ĉi tiu paĝo estas provlegita


malbela, ĝis laste, kiel neevitebla puno por ĝia luksa vivmaniero, ĝi perdis la sanecon, kaj ĝia grasegeco havigis al ĝi fortan atakon de la astmo.
“Tio estis la sola mankintaĵo por plene abomenigi al mi tiun beston. Ĉiame aŭdiĝis tra la domo la raŭka siblo de ĝiaj spiregoj, dum ĝi grase rampis ĉirkaŭ la ĉambroj post mia onklo. Neniu povus pentri al via imago, kiom min naŭzigis tiu astma spirado. Eĉ kiam la hundo forestis ĉirkaŭveturante kun sia majstro, mi iam ekpensis ke mi aŭdetas ĝiajn spirojn en la ĉambro, kaj eksaltis de mia seĝo kie mi sidis forfrotante la ĥemiaĵojn de iu morgaŭe reuzota plado. Kia ĝojo tamen estus la senonkla alveno de Princo! Ĉar tiam mi povus ĵetegi mian