Paĝo:La mopso de lia onklo.pdf/19

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Ĉi tiu paĝo estas provlegita


peron, plena je ĝojo pro la penso forigi tiun kruelan parencon, kaj formarŝi kun lia mono! Kaj la mopson — la mopson precipe mi estis ĝojonta mortigi! Ha, mi diris interne, ties astmaj spirbruoj ne plu kolerigas miajn tagojn! Tiu rigardaĉo, kiun ĝi ĵetis versaŭ mi kiam mi lasis la plenajn akvositelojn sur la kela planko apud mia onklo, — tiu speciale malestima tuso kiun ĝi sonigis kiam mi min turnis forironte, — tiuj estos ĝiaj lastaj vortoj sur la terglobo! Kaj en mia ĉambraĉo mi komencis plue akrigi la grandan viandotranĉilon, per kiu mi intencis tranĉi iliajn gorĝojn.”
“Ĉielo nin kompatu!” mi ektreme eksplodis. “Ĉu vi diras la veron?” — Eble, mi pensis, li ankoraŭ havas tiun viando--