Paĝo:La mopso de lia onklo.pdf/31

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Ĉi tiu paĝo estas provlegita


vidis, ke la loko estas malplena kaj dezerta — vitraĵo rompita en la fenestroj, pordoj svingantaj krake sur siaj rustozaj ĉarniroj, brikoj defalintaj de la kamentubo, malbonherboj kreskegintaj trae de la korto. Mi eniris. Tuj kiam mi estis en la korto, la aero ŝajnis ŝargita je ia mistera teruro, — la varma brilo de l’ aŭtuna suno fariĝis pli ruĝa, ĝis ĝi estis sanga helo kiu donis aspekton novaĉan al ĉio, kion mi rigardis. Mi sentis iel esti en ia danĝero; esti tre sola. Tiam subite la longe pasinta timego de infanaj horursonĝoj sin ĵetis sur min; ĉio estis silenta, kiel la morto, krom sole unu sono kiu sonadiS pli kaj pli laŭte en miaj oreloj, — sono, kiu komence ŝajnis esti la kurado de mia propra sango, tiam funebra