Paĝo:La mopso de lia onklo.pdf/37

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Ĉi tiu paĝo estas provlegita


“Mi reeniris mian litĉambron, kaj komencis pensi. Mi estis supozinta, ke, kiam mia saneco reboniĝos, mi povos forgesi mopsemajn pensojn; sed ŝajne mia korpa sano ne estis forigonta ilin el mia kapo, kie ili engluiĝis. ‘Hontu!’ mi min riproĉis, moviĝante versaŭ la fenestro; ‘via febro estas lasinta vian cerbon tro malforta kaj imagema.’ Je tiu momento, dum mi elrigardis el la fenestro la straton antaŭ la domo, mi vidis en la malproksimo venantan laŭlonge de la strato iun bestegon de la plej rimarkiga aspekto. Je l’ unua ekvido, ĝi ŝajnus esti hipopotamo; sed rapidege pliproksimiĝante ĝi pruviĝis fakte esti mopsa hundo de hipopotama grandeco, laŭte spireganta, dum ĝi glitis antaŭen sur siaj