Paĝo:La mopso de lia onklo.pdf/8

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Ĉi tiu paĝo estas provlegita


glutinte la lastan ovpecon, li altiris sian kaftason kaj fiksinte sian rigardon en ĝian brunan profundon, komencis historiifi.
“Kiam mi estis ankoraŭ juna, senpeka knabo,” li ekrakontis, “miaj gepatroj mortis, kaj mi iris loĝadi en kampara regiono kun unu onklo mia. Tiu onklo estis avarulo; jes, avaregulo.”
(La leganto tie ĉi ekkomprenas, ke ni kunparolis en la kara lingvo; fakte estis tio, kio donis tiom da esprimeco al la doloraj vortoj de la homo, kaj ankaŭ malhelpis la ĉirkaŭsidantojn kompreni tian rakonton, kia alie igus ilin suprensalti du metrojn el siaj seĝoj.)
... Mi kreskis en viriĝon meze de neesprimebla senkomforteco. Ĉu vi