Paĝo:La nova jaro Prus Janko-muzikanto Sienkiewicz.pdf/10

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Kaj Ofir ĝojis. Kaj kiam la suno subiris, subtenita de du nepidoj, li foriris dormi en ĉambron, kiu anstataŭ tegmento havis purpuran kurtenon super si.

Tio ĉi estis por Ofir granda tago, sed por la sklavoj tia sama kiel la aliaj.

Kiam ekblovis varmega vento de la sudo kaj dismovis la kurtenojn, la riĉegulo vidis el malproksime fajrojn ekbruligitajn ĉe la mueliloj, kiujn turnadis cent sklavoj forte katenitaj. Kaj se iu ekhaltis, aŭ volis elpreni akvon el la pluva kavo por malsekigi la lipojn sekiĝintajn, la laborestroj batadis lin per fortaj batiloj de la piedoj ĝis la kapo. Kaj tutan la nokton oni aŭdis en tiu flanko la bruadon de la mueliloj, la sonadon de la ĉenoj, la frapadon per batiloj kaj la plendan kriadon de la sklavoj. Nur iatempe la muelilo subite ekhaltis, kio estis la signo, ke iu sklavo elspiris la animon, kaj tiam lian pesilon oni forprenis el la ĉielo.

Kiam ekblovis pli malvarma vento de la nordo kaj dismovis la kurtenojn, la riĉegulo vidis en tiu flanko longan serion da subterejoj, kie dormis la sklavoj. El tie alflugadis al li la ronkado de la lacigitaj per laboro, la plorado de la patrinoj kaj la plendado de la infanoj. Iatempe homo kovrita per pezego de alia, ĉar estis mallarĝe en la subteraĵoj, levis sin el la sonĝo kaj penadis elmeti sin supren, kaj tiam la aliaj malbenadis lin kaj puŝadis, ke li ne permesas dormi al ili. Kelkfoje iu faladis en malagrablan malsekaĵon — kaj subirante en ĝin, kriadis. Al la aliaj la malbona vermaro ne permesis ekdormi kaj tiuj ĉi, sidante paroladis inter si pri pli bonaj tempoj.

Iatempe sur la ĉielo ekmontris sin nova pesilo, sur kiu la trezoroj eternaj kaj la trezoroj pasantaj staris en egala mezuro. Tiam Ofir vidis, ke por li alvenis unu sklavo. Dispensante ĉion, kion li vidis kaj aŭdis, li diris al si, ke ĉio estas bona.

Li volis preĝi por tiom da bonfaroj kaj levis la okulojn al la ĉielo. Tie sur la ora trono kun jaspisaj kolonoj sidis la granda Jehovo, kun vizaĝo trankvila kaj rigardis malprok-