Paĝo:La nova jaro Prus Janko-muzikanto Sienkiewicz.pdf/12

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

La pesilo sin ree supren eklevis.

Kiam alvenis la mirigitaj kaj terurigitaj sklavoj, Ofir diris al ili:

— Vi estos banitaj hodiaŭ en akvo pura kaj viaj vundoj estos ŝmiritaj per oleo.

La pesilo iradis supren.

Anstataŭ nuksoj de kverko vi manĝos farunon. La ĉenojn oni forprenos de vi kaj ĉesos vin batadi. Vi ricevos tolon por vi kaj por viaj edzinoj kaj po du sikloj da mono.

La pesilo iradis supren.

La sklavoj komence silentis el timo: ĉu ilia sinjoro ne perdis la prudenton? Sed kiam oni komencis disdonadi al ili: arban oleon, tolon, kaj po du sikloj da mono, levis sin la ekkrio de tri miloj da vunditaj homoj:

— Ke Dio vin benu!.... Ke li donu al vi feliĉon!…

La pesilo ĉiam iradis supren kaj oni jam vidis la teleron de la trezoroj eternaj — kvankam ankoraŭ tre alte.

La sklavoj diskuris en la proksiman urbeton kaj komencis aĉetadi ludilojn por la infanoj. Unu kaptis batileton, alia argilan fajfilon, alia paperan kozakon aŭ krakileton.

Kaj kiam ili revenis en siajn kavernojn, oni ekaŭdis aferon nekutiman. Jen anstataŭ la ploro de virinoj kaj la plendado de infanoj, estis aŭdataj ridoj, krioj, fajfadoj, pafadoj per la batiloj, kaj kraketado.

La pesilo de Ofir atingis subite egalpezon kaj la riĉegulo fariĝis kiel infano, kiu venante sur la mondon havas tiom da trezoroj tempaj kiel da eternaj.

Tiam Jehovo, al kies oreloj alflugadis nur ploro kaj plendoj, ekaŭdinte en la lando de Ofir ridojn, benadojn, fajfadon kaj ĝojan bruadon de infanoj, — ekmiris.

Kaj deturninte sian ĉiopovantan rigardon de la senfinaĵo, en kiun ĝi estis profundiĝinta — Li ekrigardis Ofiron.

La maljunulo falis kiel se cent tondroj lin estus frapintaj kaj jam ne releviĝis. Lian animon, senkulpan kiel infano, ekkaptis vento supertera kaj forportis en malproksiman landon, kie Adamo kun Eva’ ĝuas eternan junecon kaj kie la