Paĝo:La nova jaro Prus Janko-muzikanto Sienkiewicz.pdf/13

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

kompatema Ablo alpremas al la propra brusto la superverŝitan per larmoj fratmortiginton Kaimon.

La historio de Ofir fariĝis glora en la tuta mondo kaj longan tempon regadis post li sur la tero la timo de Dio.

Por remomoro la filoj, nepoj kaj nepidoj de Ofir, ĉiujare post la kolektadoj kaj kalkuloj, donadis al siaj sklavoj tagon de ripozo kaj multajn donacojn, ricevante kiel ŝanĝo, la preĝojn, benojn, gratulojn kaj dezirojn de ĉia bonfarto.

Sed la suno kun la akompanaĵo de planedoj kuradas ĉiam antaŭen kun la rapideco de sesdek milionoj da mejloj ĉiujare, kaj tial la homoj perdis el la okuloj la lokon, el kie venas kaj kien revenas la animoj, sed kio estas pli malbone — ili jam ne vidas Jehovon kaj la pesilojn kun trezoroj tempaj kaj eternaj.

La historio de Ofir, irante tra miloj da generacioj, silentiĝis. Kaj liaj donacoj por la sklavoj disdonitaj el amo por Jehovo, fariĝis poste „resta apero en la vivo de la homaj societoj“.

La riĉaj gratifikas ankaŭ hodiaŭ en la nova jaro, detirinte antaŭe la sumon de la elservitaĵoj. La sklavoj ankaŭ hodiaŭ ilin benas, malbenante en la animo.

Kaj kio fariĝas kun la pesiloj sur la ĉielo, kia telero pli forte superpezas? Kiu ĝin scias!....

La ĉiopovanto ankaŭ, al kies oreloj alflugadas malmultaj krioj de ĝojo, sed multaj malbenoj kaj ploroj, jam ne rigardas sur la teron. Li ja donis al la mondo leĝojn neerarajn, al la homoj lertan prudenton kaj kompaton, — kion pli oni volas de Li?

Semu sur la tero, kio estos la plej multe laŭ via gusto, memorante la venontajn kolektojn. Sed havu tiom da prudento kaj hontemo, por ne miri iam poste je la fruktoj de via propra laboro kaj deziroj.

Fino.