Paĝo:La nova jaro Prus Janko-muzikanto Sienkiewicz.pdf/14

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita
II.
Janko-Muzikanto.
Noveleto de H. Sienkiewicz.
Tradukis A. Grabowski.

Ĝi venis sur la mondon malfirma kaj malforta. La baptaninoj, kiuj sin estis kolektintaj apud la lito de la naskintino, balancadis la kapojn super la patrino kaj super la infano. La forĝistedzino Ŝimonova, kiu estis la plej saĝa, komencis konsoladi la malsanan:

— Donu — ŝi diras — mi ekbruligos super vi la kandelon de morto; ĉar el vi jam nenio estos, mia amikino: vi jam devas pretiĝadi por la alia mondo kaj venigi la pastron-bonfariston, por ke li al vi pardonu viajn pekojn.

— Ba! — diras dua — kaj la knabon oni tuj devas bapti; li eĉ ne alatendos la bonfariston, kaj, ŝi diras, bone estos, ke li almenaŭ ne mortu sen bapto.

Tiel parolante, ŝi ekbruligis grandan vaksan kandelon, kaj poste, preninte la infanon, superverŝis ĝin per akvo, ke ĝi komencis fermadi la okuletojn, kaj ŝi diris ankoraŭ:

— Mi vin baptas en la nomo de l’ Patro kaj de l’ Filo, kaj de l’ Spirito Sankta, kaj donas al vi la nomon Jan’, kaj nun animo kristana, iru, el kie vi venis. Amen!

Sed la animo kristana ne havis tute la deziron iri, el kie ĝi venis, kaj forlasi la malfirman korpon; kontraŭe, ĝi komencis batadi per la piedetoj de tiu ĉi korpo, kiel ĝi nur povis, kaj plori, kvankam tiel malforte kaj malĝoje, ke, kiel diris la baptaninoj: „Oni povus pensi: katido, aŭ io alia!“

Oni sendis venigi la pastron; li alveturis, faris la sian kaj forveturis: al la malsanulino fariĝis pli bone. Post se-