Paĝo:La nova jaro Prus Janko-muzikanto Sienkiewicz.pdf/15

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

majno la virino eliris al la laboro. La knabeto apenaŭ „spiretadis“ sed li spiretadis, ĝis en la kvara jaro je l’ printempo la kukolo superkukolis la malsanon, tial li pliboniĝis kaj en suferebla sano atingis la dekan jaron de l’ vivo.

Malgrasa li estis ĉiam kaj bruligita de suno, kun ventro elblovita kaj enfalintaj vangoj; li havis harojn lumajn, preskaŭ blankajn, kiuj faladis sur la lumajn, larĝe mal-fermitajn okulojn, rigardantajn la mondon, kiel se ili rigardus en nemezureblan malproksimon. En la vintro li sidadis post la forno kaj ploretadis mallaŭte pro malvarmo kaj iafoje pro malsato, kiam la patrineto nenion havis por meti nek en la fornon nek en la poton; en somero li iradis en ĉemizeto ĉirkaŭligita per randeto de ŝtofo kaj en pajla ĉapelo, sub kies ŝirita tegmenteto li elrigardadis, levante kiel birdo la kapon. La patrino, malriĉa vilaĝanino, vivanta tagon post tago kiel hirundo sub malpropra pajla tegmento, eble lin amis siaspece, sed ŝi batadis lin sufiĉe ofte kaj nomadis „sentaŭgulo“. En la oka jaro li iradis jam kiel garda knabo post la bruto, aŭ, se en la domo nenio estis por manĝi — kolekti fungojn en la arbaro. Ke lin tie iam lupo ne manĝis, estis nur kompato de Dio.

Li estis knabo malsprita kaj kiel la vilaĝaj infanoj, ĉe la parolado kun homoj, metanta fingron en la buŝon. La homoj eĉ ne promesis al si, ke li vivos, kaj ankoraŭ malpli, ke la patrino povus alatendi konsolon el li, ĉar ankaŭ por la laboro li estis mallerta. Oni ne sciis, el kie li venis tia sur la mondon; sed por unu afero li estis pli impresa, tio ĉi estas por la muziko. Ĉie li ankaŭ ĝin aŭdis, kaj kiam li nur iom elkreskis, tiam li jam pri nenio alia pensis. Li iras, ekzemple, en la arbaron post la bruto aŭ kun la dupoto por kolekti fragojn, tiam li revenas sen fragoj kaj diras:

— Patrineto! en la arbaro tiel io ludis! Oj! Oj!

Kaj la patrino respondas:

— Mi ekludos al vi, ekludos! ne timu!

Kaj iafoje ŝi faris al li muzikon per ligna kulerego. La knabo kriis, promesadis, ke li jam tion ne faros, sed tamen