Paĝo:La nova jaro Prus Janko-muzikanto Sienkiewicz.pdf/17

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

ludantan alte: „Venis ili, ni kŭn ili: manĝi, trinki kaj babili“. Tiajn tabuletojn kantantajn. Ba! sed kie ĝin ricevi, kie oni faras ilin? Se oni almenaŭ permesus al li eĉ unu fojon preni en la manon ion similan!.... Ne! Permesita estis al li nur aŭskulti, tial ankaŭ li aŭskultis kutime tiel longe, ĝis la voĉo de la gardisto elvokis post li el la mallumo:

— Ĉu vi ne iros domon, turmentulo?

Tiam li forkuradis sur siaj nudaj piedoj la domon, kaj post li iris en la mallumaĵo la voĉo de la violonoj: „Venis ili, ni kun ili: manĝi, trinki kaj babili!“ kaj la grava voĉo de la violono-baso: „Donu Di’! Donu Di’!“

Se li nur povis aŭdi la violonon, ĉu dum la festo de kampaj tranĉistoj, ĉu dum ia festo de edziĝo, por li ĝi estis tre granda festtago. Li rampis poste post la fornon kaj ne parolis tutajn tagojn, elrigardante kiel kato per la brilantaj okuloj el la mallumo. Poste li faris mem al si violonon el tegmenta tabuleto kaj el ĉevalaj vostharoj, sed ĝi ne volis ludi tiel bele kiel la violono en la gastejo. Ĝi sonis mallaŭte, tre mallaŭtete, tute kiel iaj muŝetoj aŭ kuloj. Li ludis tamen je ĝi de l’ mateno ĝis la vespero, kvankam li ricevadis por tio tiom da puŝoj, ke fine li elrigardis kiel batita pomo nematura. Sed tia jam estis lia naturo. La mizera infano malgrasiĝadis ĉiam pli multe, la ventron li havis sole ĉiam grandan, la haraĵon ĉiam pli densan kaj la okulojn ĉiam pli larĝe malfermitajn, kvankam la plej ofte superverŝitajn de larmoj, sed liaj vangoj kaj la brusto enfaladis al li ĉiam pli profunde, pli profunde....

Li tute ne estis kiel aliaj infanoj, li estis kiel lia violono el tegmenta tabuleto, kiu apenaŭ sonetadis. En la tempo antaŭ la kolektado el la kampo li preskaŭ mortadis de malsato, ĉar li vivis la plej ofte per karoto nekuirita kaj ankaŭ per la deziro posedi violonon.

Sed tiu ĉi deziro alportis al li nenion bonan.

En la palaco violonon havis la lakeo kaj ludis iam je ĝi en griza horo vespera por plaĉi al la ĉambristino. Janko iafoje subrampadis inter la grandfoliaj bardanoj, ĝis la mal-