Paĝo:La nova jaro Prus Janko-muzikanto Sienkiewicz.pdf/18

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

fermita pordo de l’ antaŭĉambro, por povi bone ĝin rigardadi. Ĝi estis pendanta sur la muro kontraŭ la pordo, tial la knabo elsendadis al ĝi tutan sian animon, ĉar ŝajnis al li, ke tio ĉi estas sanktaĵo neatingebla por li, kiun tuŝi li estis ne inda, ke ĝi estas la plej kara lia amado. Kaj tamen li ĝin deziris. Li volus almenaŭ unu fojon havi ĝin en la mano, almenaŭ rigardi ĝin pli proksime… La malfeliĉa malgranda vilaĝana koro tremis de feliĉo ĉe tiu ĉi penso.

En certa nokto neniu estis en la antaŭĉambro. La gesinjoroj delonge estis en la alilando, la domo staris malplena, tial la lakeo sidis sur la dua flanko ĉe la ĉambristino. Janko, kaŝita en la bardanoj, rigardis jam longe tra la malfermita larĝa pordo sur la celon de ĉiuj siaj deziroj. La luno sur la ĉielo estis tiam plena kaj leviĝadis malrekte en la antaŭĉambron, tra l’ fenestro, rebatante ĝin en formo de granda luma kvadrato sur la kontraŭkuŝanta muro. Sed tiu ĉi kvadrato proksimiĝadis malrapide al la violono, fine tute ĝin superlumis. Tiam en la malluma profundaĵo ŝajnis, kiel se de la violono radius lumo arĝenta, precipe la flekso estis lumigata tiel forte, ke Janko apenaŭ povis rigardi ĝin. En tiu ĉi brilo ĉio estis bonege videbla: la entranĉitaj flankoj, la kordoj kaj la fleksita maneto. La tiriloj de kordoj ĉe ĝi lumis kiel vermetoj de l’ sankta Johano, kaj longen pendis la arĉo en formo de stango arĝenta…

Aĥ! ĉio ĉi estis belega kaj preskaŭ magia; Janko ankaŭ rigardadis ĉiam pli dezireme. Sidante en la bardanoj, kun la brakoj apogitaj sur la malgrasaj genuoj, kun buŝo malfermita li rigardadis. Jen timo lin retenadis sur la loko, jen ia nevenkebla deziro puŝadis antaŭen. Ĉu tio estis magiaĵo, aŭ io alia?

Sed la violono en la lumeco de tempo al tempo ŝajnis proksimiĝadi, kvazaŭ naĝi al la infano… Je momentoj ĝi estingiĝadis, por ree ekradii ankoraŭ pli forte! Artoj magiaj, videble artoj magiaj! Dume la vento ekblovis, la arboj mallaŭte ekbruis, la bardanoj ekmurmuris kaj Janko ŝajne ekaŭdis kompreneble: