Paĝo:La nova jaro Prus Janko-muzikanto Sienkiewicz.pdf/5

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita
I.
La nova jaro.
Rakonto de Boleslav Prus.
Tradukis A. Grabowski.

Antaŭhieraŭ estis granda movado en Varsovio, aŭ pli vere en la tuta Eŭropo. Se la vizitojn, leterojn kaj biletojn de vizito oni notadus sur la borso, ni havus ekzemplon de valoro, kiu en la tago de la unua Januaro de ĉiu jaro eksaltas supren almenaŭ per mil procentoj kaj falas poste ĝis la nulo.

En tiu ĉi tago oni detruas proporcie la plej multe da galoŝoj, pendiloj de pordo, koloro sur la plankoj, manetoj de sonoriloj, kaj kraĉo. Ĉiu havas iun por viziti. Ĉe tio ĉi neniu estas atendema je vortoj de la alia, kaj kredas nek al la aliaj, nek al si mem.

Dirante mallonge, sin formas senorda movado, en kiu la kondukantoj estas: la piedoj, la langoj, malplenaj kaleŝoj, kartoj litografitaj kaj la sendatuloj. Por tio ĉi en la koroj estas tute mallaŭte, en la kapoj mallume.

Tiu ĉi ĥaoso sin nomas: la novjara gratulado. Nur la infanoj, al kiuj oni oferis neatenditajn donacojn, rigardas similan spektaklon kun bona kredo. La grandaĝuloj estas en humoro sufiĉe pesimista. La ricevantoj vizitojn penas kaŝi la oscedon, la gastoj penas ne movadi per la ŝultroj; la elpagantoj la donacojn ne havas bonan humoron kaj apenaŭ la ricevantoj havas iom pli vivajn sentojn, malbenante aŭ elridante la oferdonantojn.

Kelkaj, por liberigi sin de la gratuloj koraj kaj alportantaj la benadon de Dio, forkuras el la domoj aŭ metas sur sin libervolan depagon por la malriĉuloj. Ĉe la rigardo de