Paĝo:La nova jaro Prus Janko-muzikanto Sienkiewicz.pdf/6

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

la rubriko: „Anstataŭ la novjaraj gratuladoj“ kontraŭvole oni volus demandi: Ĉu la 10 rubloj de sinjoro X. aŭ la 25 rubloj de sinjoro Y. estas la vidigo de lia kompato por la malriĉuloj aŭ de lia malamo por la amikoj kaj konatoj?

Kia forto transformas en tiu ĉi tago la homojn en vojirantan akridaron? Malnova kutimo — oni diris, kaj kelkan tempon oni kontentigis sin per tiu ĉi klarigo.

Hodiaŭ la vorto „malnova kutimo“, fariĝis senkolora kaj senenhava, kiel la afero mem, kiun ĝi devas klarigi. El tiu ĉi kaŭzo, mia instruita amiko, la dro Oĥoroviĉ’, eltrovis alian terminon, tio ĉi estas „resta apero (montriĝo) en la evolucio de la vivo societa“.

Tiu ĉi termino estis prenita el la regno de la zoologio kaj anatomio. En tiuj ĉi sciencoj „resta organo“ estas nomata tia organo, kiu iam antaŭe faradis al ia speco de bestoj servadojn efektivajn, sed nun servas por nenio.

Organoj restaj estas ekzemple la du fingroj postaj, ne tuŝantaj la teron — de certa speco de bestoj dikhaŭtaj, aŭ la flugiloj ĉe la struto kiu estas birdo jam ne povanta flugi. La haroj sur la homa korpo estas organo resta el tiu epoko, kiam niaj antaŭuloj rigardadis la vestaĵon kiel malnecesan, kontentigante sin per la propra haraĵo. La haroj sur la kapo de homo grandaĝa ne havas indon praktikan, kaj ili nur elvokas malnecesajn kostojn, dum en la aĝo knaba ili estis organo utila, per kiu la saĝaj instruistoj enverŝadis en niajn korojn kaj sentojn — la ideojn de l’o vera, bela kaj bona.

El tiu ĉi kaŭzo la homoj instruitaj senhariĝas, ĉar la haroj servas jam por nenio.

Fine nia festa frako, sen kiu oni ne povas esti bone vidata en la societo, estas organo resta el tiu epoko, kiam la homa speco komencis hontadi je la vostoj kaj kovradis ilin per la helpo de tri kvaronoj de metro da teksaĵo.

Kompreninte kio estas „organo resta“, facile ni jam komprenos, kion signifas la oĥoroviĉa „resta apero en la evolucio de la homa societo“.

Jen!