Paĝo:La nova jaro Prus Janko-muzikanto Sienkiewicz.pdf/7

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Kial la servanto iradas post la sinjoro?

Tial, ke en opoko de la militoj de ĉiuj kontraŭ ĉiuj, la kavalerio atakita de la fronto sin povis defendi mem, sed la flankojn ĝi devis sendanĝerigi per helpo de servantoj. En tiuj tempoj tia modo de irado havis pravon de ekzisto, hodiaŭ ĝi estas „resta apero“.

Kial la viro donas al la virino la dekstran manon?

En tempoj barbaraj la edzoj batadis iafoje la edzinojn. Tial se iu el ili intencis montri al ĉia duono bonvolecon, li metis al ŝi la dekstran manon sub la brakon, kiel se li dirus: „Vi vidas ja, ke mi nun nenion faros al vi!

Kial la amanto genuadas antaŭ sia adoratino?

Antaŭe la krimulo juĝita al la detranĉo de l’ kapo, ekgenuadis por fari plifacilon al la detranĉisto. En la tempoj liberalaj la amantoj uzis tion ĉi por la propra utilo, igante kompreni la fraŭlinojn, ke ili jam tute perdis la kapojn por la amataj.

Kaj kial la mastro eliras post la gastoj?

Tio ĉi estas ree resta apero, klare vidiganta, ke en la tempoj antikvaj la mastroj kontraŭ la amikoj estis malpli certaj je siaj vazoj kaj de la vestaĵo en la antaŭĉambro.

Ni vidas tial, ke estis epokoj, en kiuj la hodiaŭaj „restaj aperoj“ havis signifon plenan je vivo. Ŝajnas, ke ankaŭ multaj hodiaŭaj faktoj plenaj je enhavo fariĝos iam poste nur „restaj“.

Spiritoj pli altaj antaŭvidas tiun ĉi veneblecon kaj el tiu ĉi kaŭzo ni havas homojn, kiuj jam en niaj tempoj rigardas la pagadon — ekzemple de la leteroj de ŝanĝo en difinita termino — kiel restan aperon.

La malplej sprita leganto eltrovos nun facile, ke la novjara gratulado apartenas al la restaj aperoj kaj estas sole la post-brilo de okazoj, ĉe kiuj la homoj eldiradis la vortojn: „Dio donu al vi feliĉon“! kun pulso pli rapida, kun temperaturo levita, kun okulo brilanta, sub la enfluo de la suprigita sento.

Sed kiaj estis la okazoj, kiaj homoj, kiaj sentoj?…