Paĝo:La nova jaro Prus Janko-muzikanto Sienkiewicz.pdf/9

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

antaŭen ne havis ankoraŭ la tempon elveni trans la ĉirkaŭejo de la unuatempa vastaĵo. La homoj tiamaj jam ne vidis la lokon, el kiu alflugas kaj kien deflugas la animoj, kaj multaj el ili ĉesis kredi je la vivo eterna, kaj ankaŭ je la rekompencoj kaj punoj. Tiu ĉi loko sin kaŝis jam post la steloj. Sed en tago bonvetera ankoraŭ oni povis vidi Jehovon sidantan sur ora trono kun jaspisaj kolonoj. Ĉirkaŭe — pli supre kaj pli malsupre — (tiel ĝi ŝajnis al la rigardantaj de la tero) pendis pesiloj de la homaj meritoj. Se iu mortadis, lia pesilo perdiĝadis. Se iu naskiĝadis, lian pesilon oni pendigadis, kaj tiam la telero, sur kiu kuŝis la trezoroj pasantaj kaj tiu, sur kiu estis la trezoroj eternaj — staris en egala mezuro. Nur kun la kurado de vivo, la unua aŭ la dua telero superpezadis.

Sed ĉar la vivon eternan oni perdis el la okuloj, kaj la vivo pasanta en tiuj ĉi tempoj estis bela, tial ĉiu preĝis je trezoroj pasantaj kaj estis des pli kontenta, ju pli multe lia telero superpezis sur la flankon pasantan. Nur la malriĉuloj, kiuj ne havis eĉ unu palmon kiel propraĵo kaj la malliberuloj, kiujn oni batadis, vidis sur la ĉielo grandan riĉecon de trezoroj eternaj — kaj — ploris pro si.

La pesilo de Ofir ĉiujare pli forte sin mallevadis en la flankon de propraĵo pasanta kaj ĉiuj lin enviis, kaj Ofir mem estis kontenta.

Unu tagon (Ofir jam havis 120 jarojn kaj iradante sin devis apogi sur la nepidoj), liaj ekonomiistoj kaj laborestroj transdonis al li la kalkulojn de la lastaj kolektaĵoj.

Estis 20 000 ŝafoj, 10 000 da bovaro, 4000 elefantoj, 3000 sklavoj, 500 azenoj, 100 000 mezuroj da rizo, 10 000 mezuroj da arba oleo kaj senfina nombro da aliaj objektoj. Ĉiu siklo elpruntita alportadis al la riĉegulo cent siklojn, kaj kiu ne pagadis la procenton, fariĝadis lia sklavo.

La komercistoj el la okcidento, kiuj aĉetadis rizon ĉe Ofir, cedrajn tabulojn kaj la haraĵon de bestoj, konfesis sub juro, ke tiel granda riĉegulo kiel li, ankoraŭ ne estis sur la mondo.