Paĝo:Lange - Libroj de Profetoj, 1912, Grabowski.pdf/9

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita
1. UNUECO
AU LIBRO DE MOZES.

Jen Dio ekparolis en flama arbusto:
Aŭskultu, Mozes, diru al filoj de Adam!
Mi estas via sola Dio – mi Jehova!
Kreinto de ĉielo – de steloj – de maroj –
De popoloj – arbaroj – ŝafidoj – leonoj,
Kaj ĉion mi kunigis en mondo – unika!



Aŭskultu! kunligite en ĉeno unika,
L’ animo universa floras en arbusto,
Liliojn nutras – donas idojn al leonoj –
El Sinai profetas al filoj de Adam,
Muĝas en tondroj – skuas profundon de maroj:
Unuigis animon kaj korpon Jehova!



Unu estas la Spaco – unu Di’ Jehova –
Kaj en Spaco kaj Dio – la Tempo unika!
Unu sola Potenco ruliĝas tra maroj
Kaj unu suko ŝprucas en ĉiu arbusto –
Kaj unu sango fluas en filoj de Adam –
Per unu amo ardas patrinoj – leonoj!



Rampaĵoj – kaj ĉielaj birdoj – kaj leonoj
El vermoj eligitaj estis de Jehova,
Same kiel plej alta el vermaro – Adam.
Supre starante, estis li spirit’ unika,
Kiu divenis Dio en flama arbusto –
En purpuro de l’ suno – en lazur’ de maroj.