Paĝo:Lange - Nalo kaj Damayanti, 1912.pdf/10

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita

mondo estas aĵo plena de l’ peko, kiel mia Kamaduk[1] — kie estas la reĝoj, kŝatroj, herooj? Ĉar mi ne vidas ilin, kiuj estus venontaj ĉi-tien, la ter-gardistoj, miaj gastoj elektitaj?

Kiam Sakro (Indro) estis ĉi-tion dirinta, respondis Narado:

— Aŭskultu min, o Maghavan, kial ne venis la reĝoj. Estas en Vidarbujo la reĝidino, nomata Damayanti, kiu per sia beleco superas ĉiujn virinojn de l’ mondo. Tien iras la reĝoj kaj reĝidoj de ĉiuj landoj. Tiun mondperlon dezirantaj — iras la ter-estroj Vidarbujon.

Kiam li tion rakontis, ĉiuj mondgardistoj, kun Agni frunde, alvenis en proksimecon de dioj-reĝoj, la plej perfektaj de senmortuloj.

Ĉiuj do aŭdis la grandan paroladon de sankta riŝjo Narado kaj traaŭdinte ĝin ili diris gajege:

— Iru tien ankaŭ ni!

Kaj ĉiuj kun ĉirkaŭantaro en veturiloj decidis iri Vidarbujon, kie estis kunvenintaj la reĝoj.

Ankaŭ Nalo homoestro, kiam eksciis pri la kunveno de la reĝoj, kun ĝoja animo iris, ĉar li sentis sin destinita por Damayanti. Kaj la dioj vidis Nalon, starantan sur la supraĵo de l’ tero, tiel nobleforman, kvazaŭ staris tie mem la belkorpa Manmato[2].

La mondgardistoj ekvidinte lin brilantan kiel suno, mirante pri lia staturo, ekhaltis — la sinjoroj

scientaj morgaŭon. Poste la ĉielloĝantoj ekhaltis en

  1. Kamaduk — bovino de pasioj.
  2. Manmato — dio de amo.