Paĝo:Lange - Nalo kaj Damayanti, 1912.pdf/12

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita

— Vi faros! tion vi promesis al ni, ho Niŝadano! Kial do vi ne faros tion? Iru tuj, ho Niŝadestro!

Tiel repetata de tiuj dioj Nalo diris:

— Bone gardata estas la domo. Neniu povas eniri.

— Eniros vi! — respondis al li Mahendra, la granda fulm-reganto.

Kaj Nalo dirinte: Jes — iris la domon de Damayanti kaj ekvidis tie Vidarbaninon, ĉirkaŭitan de cent amikinoj, brilantan per sia korpo, florantan de virgineco. Ŝi havis tre delikatajn membrojn, gracian talion, belajn okulojn kaj ŝia brilo malheligis la lumon de la luno.

En Nalo, kiam li ŝin ekvidis dolĉe ridetantan, kreskis la amo. Tamen dezirante servi al la vero, li venkis sian amon.

Kaj la fraŭlinoj, ekvidinte Nalon, kortuŝitaj per la brilo de lia aspekto, eksaltis sur siaj seĝetoj mirante pro li kaj tre ĝojaj gloris en siaj koroj Nalon, sed laŭte nenion parolis.

— Ho, kia staturo, kia brilo! ho, kia kuraĝeco de transiro de la sojlo! Kiu li estas? Yakŝo ĉu gandarvo, ĉu ia dio?

Sed li nenion povis diri al la virinetoj belmembraj mirigitaj de lia beleco kaj tre hontigitaj.

Tiam ravita, ridetanta Damayanti antaŭdiris al ridetanta Nalo:

— Kiu vi estas, ĉiuflanke belmembra viro, vi, e kies vido grandiĝas mia amo? Vi eniris ĉi-tien kiel senmortema, ho heroo! Mi deziras vin, ho senpeka! Kiel vi eniris? Kiamaniere vi ne estis rimarkita? Ĉar