Paĝo:Lange - Nalo kaj Damayanti, 1912.pdf/14

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita

bel-membra, elektu la plej superan inter la dioj. Vi portos eterne vestojn, senpolvajn, ĉielajn girlandojn kaj neordinarajn ornamaĵojn, se vi akceptos la diojn. Kiu virino ne elektus por edzo tiun dion, dioj-sinjoron, Agnin, kiu teron kreinte, iam ĝin ree manĝegos! Kiu virino ne elektus por edzo lin, kie sceptro timigante tutan amason da kreitaĵoj, vekas en ĝi deziron de justeco? Kiu virino ne elektus grand-spiritan venkinton de Daitoj kaj Danavoj, grandan estron de dioj? Ne hezita, sinjorino! elektu unu el mondgardistoj, akceptu ĉi-tiujn amikajn konsilojn.

Eksilentis Niŝadano kaj Damayanti kun larmoplenaj okuloj diris al li:

— Farinte la adoron al ĉiuj dioj, tero-estro, vin mi elektas kiel edzon. Veraj estas miaj vortoj al vi!

Nun diris la reĝo al la tremanta fraŭlino, kiu staris, manojn kruciginte:

— Nobla! mi alvenis ĉi-tien kiel sendito! kiel do mi povus agi por mi mem? Kiel mi, doninte al la dioj promeson, agadi por ilia, do fremda afero, povus agi por mi mem? La afera estas sankta; tuj kiam estas mia propra afero, mi agos mem por mi. Konsideru ĉi-tion, ho benata!

Kaj Damayanti kun dolĉeco en vizaĝo diris al Nalo jenajn vortojn, intermiksante ilin kun larmoj:

— Tiu-ĉi sanigilo ŝajnas al mi neĝusta, o viroleono! Neniel estos via peko, ho reĝo! Jen vi, ho plej bona viro kaj dioj, antaŭataj de Indro, ĉiuj alvenu ĉi-tien, kie okazos mia edzo-elektado! Tiam mi