Paĝo:Lange - Nalo kaj Damayanti, 1912.pdf/7

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita

maki unu ĉiam aŭdis la virtojn de la alia — kaj kreskis tiu-ĉi amo.

Kaj Nalo jam pli ne povanta ekteni la amon en sia koro, restis sidinta en la arbaro proksima de haremo, sekrete tien veninte. Tiam li subite ekvidis orplumajn anserojn. Jen li kaptis unu el la promenantaj en la arbaro birdoj. La kaptita birdo diris al Nalo:

— Mi ne estas mortigota de vi, reĝo! Mi faros ĝojon al vi. Antaŭ Damayanti mi glorigos vin, o Niŝadano, por ke ŝi ne pensu pri alia viro krom vi.

Tiel petegata la ter-sinjoro, eklasis la birdon. Kaj la birdoj forfluginte, alvenis Vidarbujon. Alveninte en la urbon de Vidarbujo, antaŭ la okuloj de Damayanti flugadis tiuj-ĉi birdoj. Ŝi vidis ilian aron. Kaj ekvidinte la strangaspektajn birdojn, Damayanti ĉirkaŭita de siaj amikinoj, gaja, komencis rapide ĉasi je la flugilaj kreitaĵoj. Tiam la anseroj diskuris ĉiuflanken en la belega arbaro. La fraŭlinoj pelis tiam po unu la birdojn. Kiam do Damayanti kaptis unu el la anseroj, ĝi diris al ŝi per homa voĉo:

— Damayanti! Estas en Niŝadujo ter-sinjoro, nomata Nalo. Per sia belformeco li estas simila al asvinoj[1], aliaj homoj ne estas similaj al li. Se vi estus edzino de tiu-ĉi viro, o tre ĉasta! — fruktodona estus via kuniĝo, o tre belega! Ĉar mi vidis la diojn,

gandharvojn[2] — kaj neniam neniu el ni vidis ian

  1. Asvinoj — t. e. Kastor kaj Polluks el la inda mitologio.
  2. Gandharvoj — muzikistoj de l’ ĉielo.