Paĝo:Lange - Nalo kaj Damayanti, 1912.pdf/9

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita

— Kial mia filino ŝajnas ne esti pli estrino de si mem?

Kaj vidante, ke la idino atingas jam la aĝon de matureco, li decidas fari la svayamvaran[1] de Damayati kaj kunvokis la monarĥo ĉiujn raĝojn.

— Venu vi — diris li — o herooj, al la edzo-elektado.

Kiam ĉiuj raĝoj ekaŭdis pri la edzo-elektado de Damayanti, ili iris tiam al la ĉefurbo de la raĝo Bhimo pro l’ ordono de Bhimo.

Plenigante la teron per bruego de elefantoj, ĉevaloj, radoj — iris la raĝoj, ĉiu akampanata de la militistaro vidinda, ornamita de diversaj girlandoj. Grand-braka Bhimo salutis ĉiun el la raĝoj kaj honoradis ilin kiel konvenas. Do ĉiuj raĝoj ekloĝis tie tre honorataj.

En la sama tempo du plej grandaj diaj riŝjoj (t. e. saĝuloj), sanktuloj grandanimaj, Narado kaj Parvato, irante venis en la landon de Indro. Ilin honorinte, Maghavan demandis pri ilia fortuno kaj sano.

— Dio, ne estas bonfortunaj kaj sanaj — kaj sur la tero la reĝoj estas tute sanaj.

Aŭdinte tiujn-ĉi vortojn de Narado, la mortiginto de Balo (t. e. Indro) diris:

— Leĝ-sciantaj, ter-gardistoj, batalantaj por la vivo eterna, kiuj iras en forfluo de l’ tempo kun vizaĝo neturnita malantaŭen; kiuj scias, ke tiu-ĉi

  1. Forme de edzeco ĉe la antikvaj indoj: fraŭlino mem elektas sian edzon el inter kandidatoj, kiuj sin prezentas.