Paĝo:Lanti - Ĉu socialismo konstruiĝas en Sovetio?, 1935.pdf/12

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

super aliaj homoj; en kiu ĉiu laborulo ricevus la tutan valoron de sia laboro t. e. ke neniom da plus-valoro transirus al la dispono de klaso aŭ kategorio da privilegiuloj; sociordo en kiu ĉiuj homoj povus libere malvolvi ĉiujn siajn poveblojn, havus la rajton eldiri tute malkaŝe k senĝene sian opinion pri ĉio k ĉiuj k la eblon diskonigi siajn pensojn; sociordo senklasa k justa, en kiu homoj, ĉiuj homoj, povus akiri konscion pri sia propra digno. Unuvorte, Socialismo estus la efektiviĝo de la devizo, kiu hipokrite kuŝas sur la fronto de ŝtataj monumentoj k konstruoj en Francio: Libero, Egalo k Frateco.

Ruper: Tia difino estas idealisma, ne marksisma k sekve senvalora. Socialismo estas socio, kiun regas la laborista klaso. Ĉu la Proletaro regas aŭ ne en Sovetio? Jen la demando!…

Iver: Laŭ mi, tute ne gravas via malkonsento pri la difino. Estas ja, bedaŭrinde, tre facile pruvi per faktoj, ke la situacio en U.S.S.R. tute ne respondas al via difino, Futer, nek al la via, Ruper.

II.
Novaj klasoj: oligarkio, patriciaro…

Iver: Neniu kontraŭdiras, ke en la komenca tempo de l’ revolucio la Sovetia Laboristaro efektive pli malpli regadis pere de sovetoj k sindikatoj. Sed tre baldaŭ la bolŝevika partio artifike sukcesis kapti la tutan estradon super la lando pere de starigo de ĉeloj en ĉiuj organizoj. Jam delonge la sindikatoj, kooperativoj k sovetoj havas fakte — ne formale — nenian influon en la decidoj. Per la ĉela organizado la partio konsistigas la ŝtataparaton, kiun oni nomas «diktaturo de l’ proletaro», sed kiu fakte estas drasta subpremado super la amaso fare de nova kreiĝanta klaso.

Tia regadsistemo estas io tute nova en la Historio. Iuj nomas la novan superan regantan klason: oligarkio, k la suban, ankaŭ regantan: patriciaro, kompare al tio, kio jam ekzistis en la antikva tempo. Sed ni ne disputu pri vortoj. Kio gravas, tio estas la realaĵo mem, kiun ili reprezentas. Necesas esti viv-