Paĝo:Lanti - Ĉu socialismo konstruiĝas en Sovetio?, 1935.pdf/14

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

konkeris la superregadon. La katakomba kristanismo tute ne similis la mezepokan, inkvizician katolikismon, nek la nuntempan; la franca revolucio el la jaroj 1789-93 baldaŭ aliiĝis en bonapartismon k militismon. Aliajn ekzemplojn oni povus mencii.

El la du milionoj k duono da anoj, kiujn enkalkulas la nuna, sole ekzistorajta partio en Sovetio, la nombro de antaŭrevoluciaj bolŝevikoj estas proporcie tre malgranda. Kaj ĉiuj, kiuj ne konsentis perfidi sian idealon k serveme ne subiĝis al la diktatoreco de Stalin, tiuj sidas nun en malliberejoj…

Ruper: Kio ĉiam karakterizis la bolŝevikan partion, tio estas ĝia fera disciplino. Estas do tute normale, ke malobeantoj estu eksigataj k iel aŭ aliel malhelpataj ĝeni la konstruadon de l’ socialismo. Vi ne diras, ke la regularo de l’ partio malebligas, ke ĝiaj anoj havu privilegian situacion; neniu el ili ja povas enspezi pli ol 300 rublojn monate.

Iver: Ha! K-do, via rimarkigo estas tre tipa, rilate la gradon de viaj iluzioj pri Sovetio: tiu punkto de l’ partia regularo jam delonge kadukiĝis k mi certigas al vi, ke ĝi ne plu estas aplikata. Kvankam 300-rubla salajro estas duoble pli alta ol la meza k sekve konsistigas relative ŝatindan privilegion, tamen estas fakto, ke nuntempe partianoj povas enspezi 1.000, 2.000. 5.000 k pli da rubloj ĉiumonate.

Cetere, kion signifas salajro por sovetia moŝto, se li plie havas en sia dispono komfortan apartamenton, kampar-domon, luksan aŭtomobilon, se li povas vojaĝi senpage en luksaj trajnoj; unuvorte, se ĉio estas aranĝita en la socia vivo por ke li ĝuu la saman komforton, kiel tiun de riĉulo en kapitalistaj landoj? Sed ĉio tio apartenas al la ŝtato, vi eble rimarkigos. Nu, ĉu do pro tio la komfortaĵoj estas malpli oportunaj? En tia aranĝo ekzistas eĉ avantaĝo: kiam okazas difektiĝo aŭ eluziĝo, ties uzanto, male je posedanto, ne bezonas pagi por riparo aŭ por havigo de novaj.

Estas fakto, kontrolebla fakto, ke la altrangaj «respondeculoj», kiel oni nomas ilin, havas por sia ekskluziva servo specialajn magazenojn, specialajn loĝejojn aŭ domojn, eĉ vilaojn sur la kamparo, por pasigi tie la somertempon. Dume la simplaj laboristoj vivas sen ia komforto po tri-kvar personoj en unu sola