Paĝo:Lanti - Ĉu socialismo konstruiĝas en Sovetio?, 1935.pdf/15

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

ĉambro. Kaj kiam la plej malalte salajrataj laboristoj vojaĝas, tiam ili page uzas la trajnojn «Maksim» k sidas en la «tepluŝka»-vagono.

Ruper: Ne rakontu fabelojn!… Neniam mi aŭdis pri tiuj strangnomaj veturiloj…

Futer: Kompreneble, en la ortodoksaj komunistaj gazetoj oni ne parolas pri tiaj faktoj. Nu, jen bona okazo por instruiĝi: la ekzisto de specialaj trajnoj k de apartaj vagonoj estas tre karakteriza pruvo pri tio, ke la klasoj ne malaperis. Mi streĉas la aŭdorganon.

Iver: Ekzistas ja tri diversaj specoj de trajnoj por pasaĝeroj: 1) Luksaj trajnoj, kiuj respondas al la t. n. internaciaj trajnoj en Eŭropo; 2) rapidtrajnoj; 3) Maksim-trajnoj. Kaj en ĉiuj estas klasoj, sed oni ne uzas tiun lastan terminon por diferencigi la vagonojn; oni nomas ilin molaj k malmolaj. La «molaj» vagonoj respondas proksimume al la I-a k II-a klasoj en Eŭropo k la «malmolaj» al la III-a. Sed en la «Maksim-trajnoj», krom la «malmolaj» vagonoj, ekzistas ankaŭ ia plia klaso, kiun oni nomas tepluŝka. Tiaj vagonoj respondas proksimume al tiuj en Francio k. a. eŭropaj landoj por la transportado de bestoj. La sola diferenco estas, ke en ili staras krudaj benkoj k forno en la mezo de l’ vagono.

En la unua kategorio vojaĝas la altrangaj «respondeculoj» k eksterlandaj turistoj; en la dua, mezgravaj «respondeculoj», oficistoj k laboristoj relative bone pagataj; en la tria, ĉefe kamparanoj k la tre malalte salajrataj laboristoj.

Similaj konstatoj estas fareblaj rilate al la ŝipoj: ekzistas en ili ja tri klasoj k eĉ kvar, se oni enkalkulas la ferdekon, kie kaŭras aŭ staras la posedantoj de la plej malmultekosta bileto.

Ruper: Sed tio estas provizora; vi ne devus forgesi, ke nun «konstruiĝas» socialismo k sekve la konstruado ne ankoraŭ finiĝis; ĉe la fino de l’ dua kvinjara plano certe ne plu ekzistos klasoj sur unu sesono de l’ mondo…

Iver: Eble, eble; mi nur povas dume aserti, ke ne estas videblaj iaj ajn signoj pri malaperiĝo de klasoj; tute kontraŭe, estas facile rimarki pliprofundiĝon, pli-