Paĝo:Lanti - Ĉu socialismo konstruiĝas en Sovetio?, 1935.pdf/16

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

firmiĝon de la nun formiĝantaj. Oni eĉ povas diri, ke kreiĝas kastoj. La termino «klaso» ja ne taŭgas por kvalifi la fakton pri ekzisto de apartaj provizejoj por specialaj kategorioj da homoj: respondeculoj en la produktado aŭ en la partio, estroj de la ruĝa armeo de la milita maristaro, G. P. U., milico, kvalifitaj teknikistoj kc. En tiuj laŭfakaj provizejoj povas aĉeti nur la koncernaj fakuloj. Al tio aldoniĝas la ekzisto de apartaj loĝdomoj, akuŝejoj, infangardejoj, lernejoj, hospitaloj ktp. En kapitalistaj landoj nur la posedo aŭ manko de mono apartigas laŭklase la homojn; en Sovetio aldoniĝas al tio la socia funkcio. Nuntempe la amaso povas ankoraŭ havi la esperon atingi tiujn privilegiitajn funkciojn, sed jam vidiĝas la tendenco, ke nur la gefiloj, parencoj aŭ amikoj de la «respondeculoj» povas eniri la superajn lernejojn k tiel akiri la eblon pli poste aparteni al unu el la nun formiĝantaj kastoj.

Futer: Oni certigis al mi, ke famaj verkistoj kiel M. Gorki k A. Tolstoj povas enspezi pli ol 20.000 rublojn ĉiumonate. Ĉu ne estas fakto, ke la unua posedas en Moskvo mem propran pavilonon luksan k povas plie pasigi en Italio la plej grandan parton de sia tempo?

Iver: Jes, tio estas vera; mi vidis proprokule tiun belan posedaĵon de Gorki k estas nenies sekreto, ke li vivas ankaŭ tre lukse en Kapri, tiu malgranda insulo en la Napola golfo.

Futer: Tio klarigas al mi, kial pli k pli da ekstersovetiaj verkistoj eldiras sian simpation por la Stalina reĝimo; per tio ili akiras grandan profiton; iliaj verkoj estas tradukitaj rusen k la ŝtataj eldonejoj pagas al ili honorarion pro la aŭtorrajtoj.

Ruper: Mi ne neas la faktojn, sed mi protestas kontraŭ la manieron laŭ kiu vi interpretas ilin. Per avantaĝoj al verkistoj k ankaŭ al scienculoj la proleta ŝtato celas subteni k antaŭenpuŝi la kulturon k la scicncon…

Futer: Se via kompreno pri sovetiaj aferoj estus ĝusta, se temus nur faciligi al fakuloj ilian laboradon, almenaŭ post ilia morto oni ne farus diferencon inter