Paĝo:Lanti - Ĉu socialismo konstruiĝas en Sovetio?, 1935.pdf/17

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

ilia kadavro k tiu de simpla laboristo. Tamen tiel ne estas: lastan jaron mortis Lunaĉarski en Francio, kie li ripozis en aristokrata banurbo; mortis ankaŭ la ambasadoro Dovgalevski en Parizo; nu, ambaŭ kadavroj estis transportataj al Moskvo k tie enterigataj kun granda pompo. Ĉu tio ne estas tipa karakterizo pri klaseco, pri ekzisto de diversaj kategorioj da privilegiitoj? Ĉu oni povas vidi en tio signojn pri malaperiĝo de klasoj! Ne! tute male, tiuj tre signifoplenaj faktoj pruvas la ekziston de nova oligarkio, de nova patriciaro. Kaj tiuj novspecaj oligarkoj k patricioj kondutas kontraŭ la simpla popolo pli krude k cinike ol la malnovaj aristokratoj el la cara tempo. Ateston pri mia aserto mi trovas en letero de sovetia K-do, kiun mi ricevis antaŭ nelonge:

«…K-doj! al ni estas tre honte laŭdi la malbenitan caran tempon kontraŭ kiun ni batalis, verŝante nian sangon. Pro tio niaj koroj krevas de indigno, kiam ni vidas, ke niaj nuntempaj ŝakaloj-registoj celas sufoki, mortigi ĉian vivan penson, ĉian emon dubi pri ilia dieco, dum ili mem faras ĉion eblan por plibonigi sian propran bonstaton per krudega k besteca teroro…»

Ruper: Tiaj diroj estas el letero de blankulo, de kontraŭrevoluciulo!… Ĉu vi konas la fiulon, kiu skribis tiajn monstrajn kalumniojn?…

Futer: Ne, mi ne konas lin… Kaj volonte mi konfesas, ke se ne estus en mia dispono dekoj da aliaj similaj leteroj k se mi ne aŭdus el la buŝo mem de Iver k de aliaj fidindaj personoj, kiuj vivis dum longaj jaroj en Sovetio k revenis tute elreviĝintaj, mi ankaŭ, kiel vi, kredus, ke tiun leteron skribis blankulo. Bedaŭrinde, ĝi diras la veron, k mi petas, ke vi ne tro ekscitiĝu, aŭdante la legadon de alia parto el tiu longa, korŝira letero, kiun mi volus citi entute:

«…En nia lando ĉio baziĝas sur teroro k malica trompo. La vilaĝanoj volis ricevi teron, sed havas kolĥozan servutecon. Oni fanfaronas pri senlaboreco, sed tio signifas, ke milionoj da homoj laboras tute senpage kiel punitoj pro diversaj bagatelaj «kulpoj». Ili fosas Balt-Blankmaran, Volgo-Moskvan, Volgo-Donan kanalojn. Ili konstruas dekon da diversaj fer-