Paĝo:Lanti - Ĉu socialismo konstruiĝas en Sovetio?, 1935.pdf/18

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

vojoj, segas k hakas arbarojn. Tion ili faras por peceto da pano, kiel «krimuloj», kiuj devos morti pro malsato, se ili ne plenumas la difinitan laborkvanton. Tion oni nomas «socialisma ŝtormeco», «konkuro» ktp. Sed reale, tio estas nur besteca batalo de malsatantoj por peceto da pano, da sukero ktp…»

«En ĉiu fabriko aŭ laborejo estas diversaj klasoj da manĝejoj. En la plej pura, kie estas la plej bongustaj nutraĵoj, manĝas la direktoro, estroj de l’ fakoj, gravaj komunistoj k gravaj inĝenieroj de la entrepreno. En tiu manĝejo la kosto estas proporcie la plej malalta. Alia manĝejo estas por simplaj inĝenieroj, teknikistoj, ĉefaj majstroj, mezgravaj komunistoj: alia estas destinita por obeemuloj k fiservemuloj, alia por «udarnikoj» (ŝtormuloj, laborinstigistoj). Ju pli altklasa estas la manĝejo, des pli bonaj k abundaj estas la nutraĵoj; ju pli malaltklasa ĝi estas, des pli malpura, malbona k proporcie pli kosta ĉio estas: tie tranĉiloj, forketoj, mustardo k. t. p. ne malofte forestas.»

«…Kamaradoj! ni estas tre mirigitaj pro tio, ke la proletoj protestas kontraŭ la faŝismon, sed ne kontraŭ la ŝakalismon. Fakte, la faŝistoj estas nur mallertaj imitantoj de l’ ŝakaloj… Oni devas ektremi per la tuta korpo ĉe la konstato, ke la liberigbatalo de l’ laborista klaso trafis en senelirejon… Ni, revoluciaj esperantistoj, pli bone ol iuj ajn scias k sentas, ke ĉiuj absolutuloj estas nur sklavigcelaj registoj…»

Futer: Ne volante aldoni komentojn al tiu letero de sovetia proleto, mi simple diru, ke ĝi estas pli kredinda ol la grandskala blufo, lerte organizita de l’ Moskvaj oligarkoj k serveme farata de dungitoj en la redaktejoj de ĉiuj ortodoksaj komunistaj ĵurnaloj k ankaŭ de tiuj de la pli malpli subaĉetitaj ŝajnneŭtralaj gazetoj. La Proletaro ne regas en Sovetio, sed estas regata k ekspluatata de oligarkio el teknokratoj k partianoj. Ilia deveno povas esti, en la plej bona okazo, pli malpli proleteca, sed la interesoj de tiu novspeca klaso pli k pli diferenciĝas de tiuj de l’ popolamaso.