Paĝo:Lanti - Ĉu socialismo konstruiĝas en Sovetio?, 1935.pdf/24

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

Kiel montras tiu tabelo, ni vidas, ke la plialtiĝo de l’ salajroj okazas malpli rapide ol la plikariĝo de l’ pano. De 1934 ĝis 1935 ĝi eĉ duobliĝis, rilate al la sekala pano, dum la salajroj plialtiĝis nur je 10 %. Do la kruda, terura fakto estas, ke en 1913 k antaŭ la famaj kvinjaraj planoj, laboristo povis per sia monata salajro aĉeti en Moskvo pli ol 400 kilogramojn da pano k nuntempe nur 82,50!!

Rimarkinde ankaŭ estas, ke en Parizo laboristo, enspezanta 800 frankojn monate (k tiu salajro respondas al la tute malaltaj), povas per tiu sumo aĉeti 485 kilogramojn da tritika pano.

Se vi bonvolas atente esplori tiujn tabelojn, vi ankaŭ ektrovos, ke senlaborulo kun edzino k infano ricevas en Parizo subvencion (528 fr.) per kiu li povas vivi same bone kiel per 300 rubloj en Moskvo. Se oni memoras, ke la meza salajro tie estas nur 165-rubla, tiel vi denove povos prezenti al vi ĝustan bildon pri la vivkondiĉoj de simplaj laboristoj en la «lando de l’ proleta diktaturo».

IV.
Kiel la novspecaj oligarkoj k patricioj traktas laboristojn

Futer: La sovetia K-do, el kies letero mi jam citis, nomas siajn registojn «ŝakaloj». Per tiu vorto li elkrias sian indignon, kiun mi komprenas, sed tiu kvalifo tamen ne ŝajnas al mi alpreninda. La tre malmultajn altrangajn registojn, el kiuj konsistas la t. n. Politburo (Politika Gvidantaro), oni povas sufiĉe trafe nomi oligarkoj laŭ la etimologia signifo de l’ vorto; por ĉiuj aliaj «respondeculoj» la vorto patricio estas ankaŭ pli malpli taŭga.

Kiel jam plurfoje okazis en la Historio, la regantaj klasoj komence de sia formiĝo ĉiam ludis gravan rolon k havis multajn oferitojn k martirojn dum sia konkera agado. La bolŝevika partio ne estas escepto en tiu regulo. Ĉiu ja scias, ke multaj eminentaj bolŝevikoj vivis plej ofte en ekzilo aŭ en malliberejo pro sia revolucia agado. Dum la civila milito k dum la bataloj kontraŭ la blankajn armeojn, nemalofte ilia