Paĝo:Lanti - Ĉu socialismo konstruiĝas en Sovetio?, 1935.pdf/29

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

Ĉikov estas mortkondamnitaj. La tri aliaj akuzitoj estas punitaj per enkarceriĝo…»

2) «Moskvo, la 5-an de novembro 1934. — La supera tribunalo de U. S. S. R. verdiktis en la proceso farita sekve de akcidento, kiu okazis en la stacio Osnava. La tri akuzitoj estas rekonitaj kulpaj «pro krima maldiligento dum la deĵoro». La oficestro Linik pro tio, ke li «malobeis la sekurregulojn», estas deklarita kiel «malamiko de l’ popolo k de l’ sovetia ŝtato» k kondamnita je mortpafo. La du aliaj akuzitoj estas kondamnitaj: la signalisto Junoŝev je 5 jaroj da enkarceriĝo k la ĉefrelŝanĝisto Pavlenko je 3 jaroj.»

3) «Moskvo, la 19-an de januaro 1935. — Hieraŭ estis juĝataj la kulpuloj en la fervojakcidento, kiu okazis la 9-an de l’ nuna monato en la regiono de Rostov-ĉe-Don, k kiu okazigis la morton de 6 personoj. La ĉefa akuzito Gusev estas mortkondamnita; la 8 aliaj ricevis kiel punon enkarcerigon por tempo varianta de 2 ĝis 8 jaroj.»

Ĉiu komento pri tiuj faktoj povus nur malfortigi ilian signifon. Mi tamen faru rimarkigon: estas bone konate, ke la materiala stato de l’ sovetiaj fervojoj estas tre malbona; la oftaj katastrofoj verŝajne rezultas de teknikaj mankoj k difektoj. Sed la patricioj ne povas esti kulpaj, ĉu ne? Pro tio necesas trovi aliajn kulpulojn k tial kompatindaj laboristoj fariĝas la pekportuloj, kiujn oni oferas sur la altaro de l’ sangoplena mito, misnomita Diktaturo de l’ Proletaro. Tiuj faktoj iel pravigas la kvalifon de tiu sovetia K-do, kiu nomas la Moskvajn oligarkojn «ŝakaloj».

Ruper: Tia prezentado de la aferoj sovetiaj tamen ne povas forigi la fakton, ke la grandega plimulto de l’ tieaj laboristoj aprobas k okaze aklamas siajn regantojn. Neniu homo en la mondo estas pli populara ol Stalin. Kaj ne forgesu, ke ĉiuj decidoj ĉe la lasta kongreso de l’ partio estis alprenitaj unuauime. Oni devas prijuĝi la revolucion kiel tuton k ne laŭ malgrandaj detaloj…

Futer: Pri tiu ŝajnunuanimeco mi nur rimarkigos, ke Musolini k Hitler ankaŭ tre bone sukcesas en tia