Paĝo:Lanti - Ĉu socialismo konstruiĝas en Sovetio?, 1935.pdf/30

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

speco de artifikaĵoj. Kaj en sia lando ili ne estas malpli popularaj ol Stalin en Sovetio; ili ankaŭ ĝuas la aklamojn de l’ popolo. Ambaŭ lastaj diktatoroj cetere lernis de la bolŝevikoj la manieron laŭ kiu per demagogiaj procedoj k per organizado de partio kun «fera disciplino», oni povas atingi unuanimecon en decidoj.

V.
Granda mistifikado: la balotoj

Ruper: Nu! vi tamen ne povas nei la ekziston en U. S. S. R. de sovetoj, kiuj konsistigas la proletaran diktaturon. Sovetoj ne ekzistas en Italio k Germanio, nek en iu alia faŝista aŭ kapitalista lando. Pro tio dum manifestacioj ni, klaskonsciaj laboristoj, entuziasme k vigle kriadas: Sovetojn ĉie! Ĉu do vi ne legis en niaj gazetoj, kiel la kapitalisma demokratio estas putra, trompa afero? La sovetsistemo konsistigas veran demokration. Ĉu vi estas defendanto de l’ kapitalisma demokratio?…

Futer: Ne, tute ne! Bone mi scias, ke la financistoj k grandkapitalistoj disponas multajn rimedojn por falsi la funkciadon de la demokratia sistemo. Per eldono de grandampleksaj gazetoj, afiŝoj ktp. ili plej ofte sukcesas trompi la laboristojn. La plej bona ideo, la plej ĝusta programo ne povas esti diskonigata, se mankas por tio la mono. Sed estas tamen fakto, ke laboristaj partioj ekzistas, kiuj eldonas gazetojn, afiŝojn k. a. propagandilojn; ke ili povas organizi kunvenojn, manifestaciojn ktp. Tre volonte mi konsentas kun vi, ke sub kapitalisma reĝimo la demokratio estas pli principa ol efektiva; nenian admiron mi havas por la demokrate maskita plutokratio, reganta en Britio, Francio, Usono k. a. kapitalistaj landoj. Sed unuokulan ĉevalon mi ne volus ŝanĝi kontraŭ blinda: nenia demokratio ekzistas sub la diktatoreco ĉu de Stalin, ĉu de Musolini, ĉu de Hitler.

Ankaŭ mi volonte cedos al vi, ke ĉe la unuaj jaroj de l’ revolucio la sovetsistemo estis demokratieca;