Paĝo:Lanti - Ĉu socialismo konstruiĝas en Sovetio?, 1935.pdf/31

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

sed hodiaŭ, kiam mi eldiras la vorton «Sovetio», tiam mi pensas, ke ĝi estas vera antifrazo: fakte, reale jam delonge sovetoj ne plu ekzistas tie. Kun vi mi pretas krii: «sovetojn ĉie!» sed kun la aldono: «k precipe en Sovetio mem…»

Ruper: …!!??…

Futer: Ne ekscitiĝu, mi petas; prefere vi aŭskultu la klarigojn de Iver pri la funkciado de l’ balotoj en U. S. S. R.

Iver: En la praktiko, la vilaĝ- k urbsovetoj estas nur organoj pale similaj al la komunumaj konsilantaroj, ekzistantaj en Francio k alie, sed kun malpli da sendependeco k povo. La popolo havas la rajton nur elekti la anojn de l’ sovetoj, k tiuj lastaj la rajton elekti siajn plenumkomitatojn k delegitojn al la kongresoj. La plenumkomitatoj mem ne tenas daŭre la estrecon, ili lasas ĝin al prezidantaro k, ĉe la supro de la administracia skalo, al la diversaj t. n. popolkomisaroj.

La Konsilantaro el la popol-komisaroj k la Prezidantaro de l’ Centra Plenum-komitato de l’ sovetoj proklamas la leĝojn k la dekretojn. Sekve, kiam okazas, ĉiukvarjare[1], kongreso de l’ sovetoj el la tuta lando, tiam la delegitoj povas nur aprobi la politikon faritan dum tiuj kvar lastaj jaroj: estus ja tro malfrue por difini alian politikan orientadon. Estas do tute ridinde nomi «deputitoj» la elektitojn al la sovetoj, kvazaŭ ili havus ordonan mandaton, donitan de la elektintoj, kiuj havus la rajton kontroli k okaze eksigi siajn deputitojn: oni ne kontrolas nek eksigas tiujn, kiuj havas nur la «rajton» aprobi post kvar jaroj la faritaĵojn de l’ superaj organoj.

  1. Laŭ la Konstitucio kongreso de l’ sovetoj devas okazi almenaŭ ĉiudujare. Sed la tempo inter la kongresoj plilongiĝis, proporcie kiel plifirmiĝis la diktatoreco de Stalin. Tiel, la kongreso okazinta ĉe la komenco de ĉi tiu jaro sekvis je kvar jaroj la antaŭan. Ĉi-okaze estas notinda la fakto, ke laŭstatute Komintern ankaŭ devas kongresi ĉiudujare; sed jam forpasis 7 jaroj de kiam okazis la lasta kongreso (1928). Tio montras, ke en ĉiuj landoj la kompartioj fariĝis ĉefe propagandaparatoj el dungitoj en la servo de la Stalina diplomatio — kiu pli k pli similas tiun de la caro, kiel pruvas la lastatempe okazinta alianco inter Francio k U.S.S.R.