Paĝo:Lanti - Ĉu socialismo konstruiĝas en Sovetio?, 1935.pdf/32

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

Kaj nun ni ekzamenu kiel en la praktiko okazas la «balotoj» en la kadro de iu fabriko. Laŭ propono de la «Politburo» (Politika Estraro de l’ Kom. Partio) k pere de la Centra Plenumkomitato de l’ Sovetoj, la prezidanto de ĉi tiu lasta instanco publikigas la daton k kondiĉojn de la balotoj; tiam tuj la 9700 ĵurnaloj el la lando diskonigas k klarigas tute sammaniere la novan dekreton. Dume ĉiu sekretario de l’ komunista ĉelo el ĉiu fabriko jam estas ricevinta de la distrikt- aŭ urbkomitato tre precizajn instrukciojn pri la maniero laŭ kiu devas esti aranĝata la tuta afero. Li sekve tuj kunvenigas la estraron de la ĉelo; ĉeestas la prezidanto de l’ sindikata komitato k la direktoro de l’ fabriko. La sekretario, kiu raportas, altiras la atenton pri tio, ke necesas organizi detale la balotadon k antaŭzorgi por bari tuj ĉe la komenco al eventualaj tendencoj «kontraŭrevoluciaj». Ĉiu bone komprenas, ke temas ĉiel sukcesigi la vidpunkton, kiu estis difinita ĉe la Kremlo. Oni do tiucele starigas detalan planon; al ĉiu la sekretario de la ĉelo komisias taskon k neniu forgesos, ke li kontrolos ties plenumon. Do jam nun estas starigita listo da kandidatoj; estas difinitaj la datoj k lokoj de l’ kunvenoj, la nomoj de la parolontoj, tiuj de l’ kunvenprezidontoj ktp. ktp.

La unua faro el tiu plano ĝenerale estas nepublika kunveno de l’ komunistoj el ĉiu faklaborejo. La nomo de ĉiu ĉeestanto estas enregistrita. Iu el la komunistaj gvidantoj de l’ fabriko raportas k klarigas pri la taskoj de la ĉelanoj inter la «amaso» por sukcesigi la balotojn: ili devas esti vigle atentaj por eltrovi la malkontentulojn k senprokraste konigi ilian nomon.

Poste okazas kunveno ĉe kiu raportas la «deputitoj», kvankam ili absolute ne ludis iun ajn gvidan rolon dum la daŭro de sia mandato; ili tamen eldiras paroladon, kiu estas unutipa por la tuta lando, pri la «sukcesoj de l’ socialismo» en la regiono, pri la bonfara k nepre necesa rolo de l’ Partio k pri la genio de Stalin.

La kunveno okazas tuj post la laborĉeso, ofte en la laborejo mem por ke neniu povu foresti. Ĉio okazas kiel aranĝite: la prezidanto jam elektita de la ĉela estraro k prezentata de la organiza komisiono por la balotoj aŭ de sindikata komitato estas sendiskute elektita; la komisiita oratoro parolas laŭ la oficiala vidpunkto; aliaj ankaŭ parolas k ĉiuj sam-