Paĝo:Lanti - Ĉu socialismo konstruiĝas en Sovetio?, 1935.pdf/33

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

sence; «udarnikoj» k tiuj, kiuj aspiras fariĝi tiaj, eldiras sian aprobon pri la aŭditaj paroladoj, tial ke ili bone scias, ke estas la oportuna momento por kvazaŭ elpagi la prezon de la aldonaj porcioj k teatraj biletoj, kiujn ili ricevis aŭ esperas ricevi…

Por kompreni ĝuste ĝis kia grado povas atingi la tedego de tiu balota agitado, necesas esti mem spertinta ĝin per propraj okuloj k oreloj: de la mateno ĝis vespero ĉiel k senĉese via atento estas tirata al la samaj agitvortoj, al la samaj gurditaj frazoj.

De ekstere, tia publika kunveno povas iel aspekti viva k spontana, kvankam fakte ĝi estas artifike antaŭaranĝita. La amaso da ĉeestantoj silentas, atendante la finon de komedio pri kies signifo ili ne eraras. Laŭ la bolŝevika farmaniero ĉiu ja povas fari demandojn al la oratoro, sed ili devas esti farataj buŝe aŭ skribe k ne anonime. Neniu kuraĝus eldiri penson kontraŭan al la oficiala, partia vidpunkto. Okazas foje tamen, ke ĝenaj demandoj nesubskribitaj alvenas al la prezidanto, sed tiaokaze ili estas prisilentataj k diskreta enketo farata por eltrovi la anoniman demandinton. Malfeliĉon al li! se la enketo sukcesas…

Tamen «kritiko» estas laŭmoda; oni eĉ instigas kritiki. Sed kia kritiko! Ĝi estas direktita nur al tiuj, kiuj ne sufiĉe fervore aplikis la instrukciojn de la estraro, kiuj deflankiĝis de la «ĝusta» linio partia. Tia «kritiko» estas konstanta, tial ke ĝi estas la plej bona okazo por elmontri fervoron, ortodokson k tiele havi pli da ŝancoj akiri pli bonan postenon, pli ŝatindan situacion. Senskrupulaj k ruze lertaj karieristoj scipovas tre bone, tre ĝustatempe «kritiki». Jam de jaroj en U. S. S. R. la vorto «kritiko» ne havas alian signifon.

Fine okazas la «elekto». La prezidanto enskribas la nomojn de la kandidatoj, kiujn proponas partianoj laŭinstrukcie dislokitaj en la kunvenejo. Kaj oni voĉdonas per levitaj manoj (Ĉiu ja devas havi la kuraĝon elmontri sian opinion, ĉu ne?). Okazas eĉ nemalofte, ke la ĉeestantoj tute ne bezonas levi la manon, tial ke la prezidanto simple diras:

— «Kiuj malaprobas la liston da kandidatoj proponitaj, tiuj levu la manon.»

Necesas esti tre kuraĝa por voĉdoni kontraŭ la kandidatoj proponitaj de la gvidistoj, tial neniu levas la manon k la «elekto» estas do farita unuanime.