Paĝo:Lanti - Ĉu socialismo konstruiĝas en Sovetio?, 1935.pdf/34

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

Ĉe miaj diroj vi sendube demandas vin: «kial do la laboristoj konsentas partopreni en tia komedio?» Por tute ĝuste komprenigi tion al personoj, kiuj ne vivis longtempe en Sovetio, necesus posedi sufiĉe grandan priskriban talenton. La sovetia medio, la ĉirkaŭanta influo ne povas esti bildigataj k sentigataj per kelkaj frazoj. Mi nur petas, ke vi ne forgesu, ke ĉiu sovetiano devas havi enlandan pasporton (Ĝi ja ne valoras por vojaĝi eksterlanden!…) k laborregistreton sen kiuj li ne povas esti dungata, ricevi loĝejon ktp. unuvorte sen kiuj li ne povas vivi aliel ol per almozpetado aŭ… per eniro en malliberiga alcentrigejo. Plie, pri ĉiu laboristo ekzistas multaj slipoj kun sciigoj lin koncernantaj: 1) ĉe la komitato de l’ domo, kie li loĝas; 2) ĉe la oficejo de disdonejo, kie li devas aĉeti sian porcion; 3) ĉe la fabrika dungoficejo; 4) ĉe la provizumejo de l’ fabriko; 5) ĉe la sekreta kancelario de l’ fabriko (organo dependanta de la armeo k de la Interna Konsilantaro t. e. la antaŭa G. P. U. sub alia nomo; 6) ĉe la sindikata komitato k, por la partiano, ĉe la estraro de l’ komunista ĉelo. Kaj mi parolas nur pri la slipoj por «honestaj» civitanoj; krom tiuj slipoj ekzistas aliaj ĉe la polico por la suspektinduloj.

Nun vi supozu, ke iu ne vizitas la kunvenojn, la sindikata komitato notos lian foreston; tio ne estas tre grava, sed se li esprimas malkontenton aŭ parolas hereze, tiam baldaŭ tio estos notita sur lia slipo en la sekreta kancelario… k tie aranĝoj pri lia sorto estos deciditaj. Ĉiam troviĝas partiano, deziranta montri sian fidelon al la superuloj, aŭ parti-aspiranto kiu denuncos la malkontentulon aŭ la herezulon. Per tia denunco pri la «malamikoj» de l’ reĝimo oni certigas al si la privilegieton, kiun oni jam ĝuas, aŭ preparas vojon por atingi tian. En la sovetia medio svarmas la fiservemuloj, kiuj estas ĉiam pretaj montri sian fervoron, sian ortodokson kun la espero iomete plibonigi sian mizeran situacion. Tial, kiam okazas balotoj, je la 17-a horo vi forlasas la kontrolon de l’ fabrika submastro por transiri sub tiun de alia submastro ĝenerale nomata «respondeculo», ĉu sindikata ĉu partia. Tiu submastro invitas vin iri kun li por ĉeesti la balotan kunvenon; li ne ordonas, sed vi scias tre bone, ke estante respondeca pri via civitaneca lojalo, li certe notos vian foreston; tiam vi pensas pri via pasporto, pri viaj provizum-kartoj kc