Paĝo:Lanti - Ĉu socialismo konstruiĝas en Sovetio?, 1935.pdf/35

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

k eĉ se vi tre malemas, tamen vi akompanos vian submastron. Iom post iom vi kutimiĝos al tiaj deĵoroj k fine preskaŭ senkonscie vi partoprenos ĉiujn agitajn aranĝojn de l’ partio. Se vi aĝas malpli ol 25-30 jarojn, vi do ne konas alian reĝimon k la vortoj: memkritiko, revolucio, socialismo, demokratio facile tromplogos vin k tute nature vi estos lojala civitano.

Aldone al tio pensu pri la intensa, unuflanka k senĉesa agitado, kiu efikas sur la homojn tede, difekte aŭ forloge laŭ ilia temperamento. Aldonu ankaŭ, ke la nepra kondiĉo por sukcesi en iu ajn kariero, ĉe ĉiu grado, estas montri publike sian aprobon al la reĝimo; ĉu vi volas havi la eblon fariĝi submastro, estro, fakulo en iu scienco aŭ arto, aŭ tute simple konservi la jam akiritan situacion, la unua k ĉefa kondiĉo estas subpremi en vi ĉian homan dignon k fiserveme laŭdi la reĝimon. Tial en la okuloj de neinformitoj la balotoj povas doni la impreson de iuspeca demokratio; tial la sovetianoj partoprenas ilin k neniam voĉdonas kontraŭ la proponitaj kandidatoj…

Ruper: Verdire mi atendis malpacience la finon de viaj tendencaj klarigoj; sed almenaŭ mi estas kontenta kapti la okazon meti sub vian nazon la pruvon, ke vi celas misinformi min. Ĉu do vi kredas, ke mi estas tiom nescia pri sovetiaj aferoj? Eĉ supozante, ke la faktoj, kiujn vi prezentas laŭ kontraŭrevolucieca maniero estas realaj, tio tamen ne povas influi sur min. La situacio, kiun vi priskribis jam ne plu ekzistas. Vi devus mencii la fakton, ke la 6-an de februaro 1935 la Kongreso de l’ sovetoj el la Unuiĝo akceptis projekton pri plibonigo de la balotsistemo, prezentitan de K-do Molotov. Kaj ĝuste en tiu projekto troviĝas punkto laŭ kiu la voĉdonado okazos sekrete. Sekve, kion do valoras viaj malicaj diroj kontraŭ la patrio de l’ tutmonda proletaro?…

Futer: Mi ne volas respondi anstataŭ Iver, sed simple rimarkigi, ke tre verŝajne la Kremlaj oligarkoj finfine ekkomprenis, ke la ĝisnuna maniero laŭ kiu funkciis la balotoj estis tro okulfrapa skandalo. Ĉiu ja scias, ke Musolini k Hitler permesas la sekretan voĉdonadon. Tiuj diktatoroj sendube komprenis pli frue ol Stalin, ke ne ekzistas en tio danĝero por ilia absolutismo, ĉar mankas al la popolo ĉia rimedo por starigi proprajn kandidatojn k agitadi favore al ili.