Paĝo:Lanti - Ĉu socialismo konstruiĝas en Sovetio?, 1935.pdf/38

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

ajn provis malhelpi, ke la germanaj komunistoj estu venkataj de Hitler? Neniel! Mi ne volas esplori, ĉu fakte ĝi kapablas aŭ ne plenumi la rolon, kiun en demagogiaj paroladoj la bolŝevikoj kutimas atribui al ĝi. Nur la faktojn mi nun volas mencii.

Sed, kompense (?!), la t. n. ruĝa armeo tre bone plenumis imperialismajn taskojn, batalante kontraŭ Georgion, kiu volis konservi sian nacian sendependecon. Ĝi eĉ batalis kontraŭ Ĉinion por konservi la manĉurian fervojon, kiun Stalin vendis antaŭ nelonge al Japanio. Kaj nun, aliance kun la franca armeo, ĝi prepariĝas por eventuala batalo kontraŭ Germanion. Ĉu tiuj nekontesteblaj faktoj pruvas favore al via aserto? Ne, certe ne!

Aliparte, ĉu vi scias, ke jam de unu jaro estas farata en Sovetio grandskala k intensa propagando por encerbigi la patriotismon al la sovetianoj, kio tute ne okazis, kiam la ruĝa armeo fakte batalis por revolucia celo kontraŭ Kolĉak, Denikin k. a. blankulojn. Nun Stalin celas ŝovinisme dresadi la tutan popolon. Kiel pruvon pri mia aserto mi citu tekston, aperintan en La Vero (La Pravda) el Moskvo, n-ro de la 19-a de marto 1935:

«La sovetia patriotismo provizas k nutras heroojn, bravegulojn, milionojn da kuraĝaj militistoj, pretaj en nekontraŭstarigebla lavango, ĵetegiĝi sur la malamikojn de la lando k ilin ekstermi. Per la lakto de l’ patrino, oni enblovas al nia junularo la amon por la lando. Kaj ni devas patriotisme eduki la novajn generaciojn, por ke la interesoj de la lando staru super ĉio k estu al Sovetianoj pli karaj ol ilia propra vivo. Ĉiuj riĉoj de la scienco, ĉiuj ebloj de l’ tekniko devas esti utiligataj por aktiva k arda propagando favore al la sovetia patriotismo.

«Tiaokaze la lernejo ludas decidan rolon. Dependas de la instruisto, ke per tiaj materialoj, kiaj estas la gepatra lingvo, la historio pri la lando, la geografio, la strukturo de l’ ŝtato ktp. oni povu eduki la infanojn, ke ili fariĝu indaj de l’ glora patrio. Ĉiu datreveno, ligita kun historiaj okazintaĵoj, ĉiu movado dediĉita al la heroismo k al la gloro de l’ Ruĝa Armeo, iu muzeo, iu ekskurso, iu ajn okazaĵo estas taŭgaj rimedoj por la edukado al homoj, kies okuloj daŭre restos fiksitaj kontraŭ la limoj de l’ lando, por senĉese observi la movadojn de l’ malamiko.

«Per la plej granda zorgo, per arto, per diligento ni ameme flcgados la altan k nevenkeblan spiriton de l’ sovetia patriotismo. La sovetia patriotismo estas unu el la plej rimarkindaj fenomenoj