Paĝo:Lanti - Ĉu socialismo konstruiĝas en Sovetio?, 1935.pdf/41

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

Ruper: Ne, fulmotondro! ne, mi ne legis tiun kalumniaĵon, kiun povis publikigi nur burĝaj kontraŭrevoluciaj ĵurnalaĉoj. Nur klasperfiduloj legas burĝan prozon…

Kial do vi ne mencias, ke K-do Litvinov proponis antaŭ kelkaj jaroj en la nomo de U. S. S. R. la universalan senarmiĝon k ke la burĝaj registaroj malakceptis tiun proponon?…

Futer: Estus vere mirige, se kapitalistaj ŝtatoj konsentus detrui siajn armilojn. Lenin k ĉiuj revoluciuloj ĉiam opiniis, ke la kapitalismo nepre naskas militojn. Ĝi «portas en sia sino la militon, kiel la nuboj portas la tondron» diris foje Johano Ĵores (Jaurès). Sekve la propono de lia komisara moŝto Litvinov estis tute ridinda k sensenca. Ĝi memorigas pri simila propono de la caro en 1898. Jes! jam antaŭ 37 jaroj Nikolao la II-a iniciatis internacian konferencon, kiu kunsidis en Hago (Nederlando), k havis la senarmigon en sia programo. Stalin k Litvinov fakte elpensis nenion esence novan por certigi la pacon. Ili nur celas trompi la simplan popolon per blufa propono. Hitler ankaŭ plurfoje faris porpacajn deklarojn.

VII.
Nova religio, nova mistiko

Futer: Kio plej bone karakterizas iun ajn religion, tio estas la dogmoj, kiuj fundamentas la kredon de la anoj, tio estas ilia maltoleremo. Ju pli nova estas religio, des pli fanatikaj estas ĝiaj zelotoj. Kio plie karakterizas religian spiritostaton, tio estas kulto al relikvoj, respekto al ikonoj; tio estas blinda fervoro en la plenumo de ritoj, en la obeemo antaŭ eminentuloj; tio estas mistika kredo en estonta paradizo k reziĝnacio ĉe la nuna malbona sorto.

Ĉiuj tiuj karakterizoj estas konstateblaj en la nova religio, naskiĝinta en Sovetio. La oligarkoj el la Kremlo faris el la verkoj de Marks k de Lenin novan dogmaron, kiun neniu rajtas malaprobi publike, antaŭ kiu ĉiu devas klini la kapon, konfesante sian senrezervan aprobon.

Sed la verkaro de l’ fama teoriulo (Marks) k de la ne malpli fama strategiulo, taktikulo k aplikinto de la