Paĝo:Lanti - Ĉu socialismo konstruiĝas en Sovetio?, 1935.pdf/42

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

teorio (Lenin) estas tiom ampleksa, ke necesas kompendioj, parkere lerneblaj de ĉiuj instruatoj; necesas, ke iu decidu definitive pri la «vera» signifo de diskuteblaj punktoj; necesas ekleziestro, papo. Stalin jam de kelkaj jaroj ludas tiun rolon. Herezuloj kiel Trocki, Riazanov, Zinovjev k. a. malpli famaj estas devigataj paroli en ekzilo aŭ silenti en malliberejo.

En Sovetio la dogmoj estas ŝirmataj per tio, ke ĉiuj gazetoj, ĉiuj libroj, ĉiuj filmoj, ĉiuj teatraĵoj ktp. estas submetataj al rigora cenzuro. Aliparte garantias la efikon de la ortodoksaj kompendioj la fakto, ke ili estas devige instruataj en ĉiuj lernejoj, en ĉiuj kluboj, en ĉiaj okazoj. La ĉefa zorgo de ĉiu sovetiano, kiu volas daŭre teni privilegian situacion aŭ akiri tian, estas fervore studi la plej lastan paroladon de Stalin por fariĝi kapabla klarigi ĝin ĝuste.

Ĉiu kristano sopiras viziti la sanktan tombon de Jesuo-Kristo en Jeruzalemo; islamanoj ĉiujare pilgrimas al La Meko por tie kulti antaŭ la tombo de Mahometo. La fondintoj de la nova religio sperte imitis tiujn ekzemplojn, starigante sur la Ruĝa Placo en Moskvo maŭzoleon por la sanktiĝinta kadavro de l’ profeto Lenin. La malnovaj ikonoj estis ja grandparte ĵetitaj en rubujojn, sed baldaŭ anstataŭitaj per la bildoj de Lenin k Stalin, imite al la piaj katolikoj, kiuj havas nepre ĉe muro de sia ĉambro la bildon de la krucumito k tiun de l’ papo. La enbalzamigita kadavro de Lenin estas tage k nokte gardata de du armitaj ruĝarmeanoj. Kaj multaj milionoj da piuloj jam pilgrimis al la sankta tombo. Neniu kuraĝus preterpasi la relikvon, ne demetinte la kapveston. Same neniu kuraĝus sidi, kiam la sanktiĝinta Internacio estas kantata; ĉiu ja devas ekstari k alpreni pian mienon.

La marks-leninisma ortodokso religia k filozofia estas difinita de la plej alta instanco, la «Politburo». Stalin estas ties supera pontifiko k liaj paroloj havas por la novreligianoj la saman aŭtoritaton kiel la papaj enciklikoj por katolikoj. La partia Kontrol-Komisiono similas al la Inkvizicia Kongregacio katolika; ĝia celo estas eltrovi la herezulojn k denunci ilin al la Interna Konsilantaro (eks-G.P.U.), kies rolo similas al tiu de la Inkvizicia Tribunalo ĉe la katolikoj.

La dogmo pri la «historia misio de l’ proletaro» ne havas sciencan bazon. Ĝi estas kredo, ideologio, mito, kiu ludas similan rolon, kiel tiu de la «elektita po-