Paĝo:Lanti - Ĉu socialismo konstruiĝas en Sovetio?, 1935.pdf/48

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita
VIII.
Kio konstruiĝas en Sovetio?

Futer: En la komenco de nia diskutado vidiĝis, ke Ruper k mi ne tute interkonsentas pri la signifo de l’ termino socialismo. Sed, kiel promesite, Iver montris, ke la realaĵo sovetia respondas nek al mia difino, nek al tiu de Ruper: homoj estas tie ekspluatataj eĉ pli senkompate ol en aliaj landoj; la plusvaloro, anstataŭ iri en la poŝojn de kapitalistoj, servas por vivteni grandnombran burokrataron parazitan; ekzistas nenia libero pri pensesprimo, nenia rajto kunveni k starigi organizojn, kies celo estus kritiki la farojn de la nunaj estroj k propagandi por alia regsistemo; neniu partio, krom la bolŝevika, rajtas ekzisti; homoj perdis ĉian dignon k serveme ĉiel celas montri sian aprobon al la registaraj decidoj k flati al ties aplikantoj; formiĝas novaj klasoj, kiujn oni povas ordigi proksimume jene: 1) La kremla oligarkio, kies vivkondiĉoj respondas al tiuj de grandburĝoj en kapitalistaj landoj; 2) patriciaro, kies vivnivelo tendencas leviĝi ĝis tiu de burĝoj; 3) kvalifita laboristaro, kies stato proksimas al tiu de senlaboruloj en alte evoluintaj kapitalistaj landoj; 4) la cetera centmiliona popolamaso, kiu duonmalsatas. Oni povus eĉ paroli pri plia klaso, konsistanta el la 5-6 milionoj da diversspecaj punitoj, troviĝantaj en izolejoj aŭ laborantaj, sub la observo de G. P. U.-anoj, al la konstruado de kanaloj, al la forhakado de arbaroj ktp.

Ruper: Kiel kutime, vi ne volas kompreni, vi ne volas vidi, ke oni konstruas socialismon k sekve, ke la entrepreno ne estas finfarita. La grandaj, mirindaj konstruaĵoj, kiuj nun stariĝas ĉie en la vasta lando k kiuj kaŭzas la admiron de ĉiuj vizitantoj, estas faktaj pruvoj, ke la gvidantoj de U. S. S. R. fortmane k neŝanceliĝeble almetas la premisojn, kiuj ebligos tutcerte la finkonstruadon. Vi tamen ne povas nei la ekziston de tiuj grandiozaj konstruadoj. Kial do en via malica argumentado vi apenaŭ parolas pri ili? Kial do vi ne donas la necesan k justan atenton al