Paĝo:Lanti - Ĉu socialismo konstruiĝas en Sovetio?, 1935.pdf/49

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

tiaj faktoj? Mi ne komprenas vian nekapablon admiri la miraklon, kiu faras el kampara, malfruiĝinta lando unu el la plej bone ekipitaj industrie. Indignas min via sinteno antaŭ la heroa streĉado de tuta popolo por atingi k eĉ preterpasi la industriiĝon de la kapitalistaj landoj…

Futer: Evidente ni ne parolas la saman lingvon, kvankam ni uzas samajn vortojn. Ĉu do vi neniam legis pri la giganta industriiĝo de Usono, kie urboj kreskis sur dezerta kamparo kvazaŭ fungoj en arbaro? Ĉu do Japanio ne liveras al ni tiurilate tre okulfrapan ekzemplon? Lastatempe en ĉiuj francaj gazetoj estis emfaze raportate pri la nova transatlantika ŝipego Normandio, «la plej granda, la plej rapida, la plej luksa el ĉiuj tiaj ŝipoj en la tuta mondo». Nu, ĉu vi ne ridus al mi en la vizaĝon, se tiaokaze mi aplombe k plenfide asertus, ke socialismo konstruiĝas en Francio?

Estas ja ĝenerale — ne unuanime — interkonsentite, ke grandskala industriiĝo estas necesa por ke povu stariĝi socialismo; tamen tiu kondiĉo ne estas sufiĉa. Oni ne devas samigi industriigon kun starigo de libera, justa, senekspluata k senklasa socio. Vi riproĉas, ke mi ne volas vidi la «grandiozajn konstruaĵojn sovetiajn»; pardonu! mi ne fermas la okulojn, sed sobre rigardas, k la vidataĵo ne kaŝas al mi la suferojn k la mizeron de la homoj el karno k sango, kiuj sklavece efektivigas tiun konstruadon. Ŝajnas, ke via admiro por la konstruaĵoj melebligas, ke vi vidu la sorton de la konstruantoj.

Ruper: Vi troigas tiurilate k bonan pruvon mi volas meti sub vian nazon: la sovetia popolo pli k pli grandiĝas; la nombro de loĝantoj en U. S. S. R. ja kreskas je 1-2 milionoj ĉiujare. Nu?!…

Futer: …Ĉu vi parolas serioze? Se jes, mi rebatos, ke via «argumento» pruvas kontraŭ vian tezon. Estas bone konata fakto, ke ju pli kreskas la bonstato de popolo, des pli malkreskas ĝia nombro de naskiĝoj. Tio estas ĝenerala fenomeno. En Japanio ankaŭ la loĝantaro kreskas je pli ol 1 miliono da anoj ĉiujare k tio pruvas, ke tie la vivnivelo de l’ proletaro estas tre malalta. Se vi volas akiri seriozan opinion pri tiu demando, mi konsilas, ke vi konsultu komparajn statisti-