Paĝo:Lanti - Ĉu socialismo konstruiĝas en Sovetio?, 1935.pdf/52

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

pluraj jaroj per propra korpo k animo la monstran eksperimentadon de Stalin, tiu ne povas silenti. Mi konsideras kiel devon averti la laboristaron, ke ĝi nenial devas rezigni sian rajton kritiki, protesti k organiziĝi por postuli ĉiam pli da justo k libero. Nenial la proletaro devas konsenti, ke ĝiaj sindikatoj, kooperativoj k. a. similaj organizoj fariĝu ŝtataparatoj, kiel okazis en Stalinio. La Ŝtato ja englutis ilin; aŭ ili perdis tute sian dekomencan karakteron. La Ŝtato fariĝis diaĵo, kiel en Italio k Germanio. Tial iom post iom la laboristaro perdis ĉian eblon kontraŭstari la formiĝon de novaj klasoj k ĝi lasas sin ekspluati de oligarkoj, kiuj traktas ĝin tute simple kiel materialon per kiu ili efektivigas grandiozajn planojn. Pri la bezono mem de tiuj konstruaĵoj, pri la tempo dum kiu ili estu efektivigotaj, la laboristaro eĉ ne havas la eblon eldiri sian opinion. Ekzemple, dum la plej granda parto de l’ popolo duonmalsatas, oni konstruis en Moskvo vere luksan subteran fervojon, kies ĉefa celo estas veki admiron ĉe turistoj k ĉe la t.n. laboristaj delegitaroj. Rilate blufon k artifikon, la kremlaj oligarkoj estas majstroj…

Futer: Pli k pli evidentiĝas, ke oni povas respondi nur nee al la demando, kiun ni starigis ĉe la komenco de nia interparolo: Socialismo ne konstruiĝas en Sovetio. Eĉ se la tuta popolo estus atinginta materian bonstaton, k tiel ne estas, tio tamen tute ne signifus efektivigon de socio kiel ĝin prezentis al si ĉiuj socialistaj teoriuloj, inter kiuj Lenin mem. Li ja multfoje diris, ke la revolucio celas «tute demokratan respublikon»; ke la sovetoj devas konsistigi «superan tipon de demokratio». Rilate al la salajroj, Lenin diras en Ŝtato k Revolucio, ke ĉe la komenco de l’ proleta revolucio «La tuta popola ekonomio devas esti organizita kiel poŝto, tiele, ke ĉiuj teknikistoj, kontrolistoj, librotenistoj, kiel ankaŭ ĉiuj oficistoj, ricevu salajron ne pli altan ol tiun de laboristo.» Post dek-ok jaroj, ĉu estas nun videbla eĉ la plej eta signo pri egaligo de la salajroj?

Iver: Tute male, la tendenco estas al pli k pli granda diferenciĝo. Nun en Moskvo, ekzemple, la monata salajro de laboristo varias de 70 ĝis 300 rubloj; tiu de malaltgrada oficisto, de 80 ĝis 200 r.; liu de specialisto, profesoro, «respondeculo», de 350